Georgij Fjodoroviĉ Deŝkin: 6 sonetoj (esperanto) - deskin.htm

Georgij Fjodoroviĉ Deŝkin:

6 sonetoj:

Al Verda Stelo (Akrostiko).

Lenjo, mia ĉarmulino,
Estu nia am' sen fino,
Hela estu nia cel'!
Tristajn pensojn ni ne sciu,
El ĉiel' al ni radiu
Triumfonta verda stel'!
Al ĉi tiu stel' brilanta
Min inspiro levas kanta
Multajn jarojn sen perfid'!
Ir' al ĝi ne estas glata,
Sed per dornoj minacata,
Tamen - sekvu min kun fid'!


Ŝipo "Zamenhof"

Sur oeeanoj naĝas ŝipo,
moderna, bela laŭ ekipo,
kun glora noma "Zamenhof".
Polland', naskinta lin, genian,
respekte donis nomon lian
al tiu ŝipo. Venta blov'
kaj ondmovado ŝipon lulas,
ok nomliteroj ore brulas...

Delonge lin forprenis ĉerk',
sed jen, en ŝip' enkorpigite,
li naĝas nun, al morto spite, -
­aŭtoro de genia verk'!


Mia testamento
Al L. T. (Kverkfolio)

Alvenos kiam lasta horo
kaj ĉesos bati mia koro -
jen estas mia testamento:
Anstataŭ ŝtona monumento
sur tombo kun poeta ĉerko
plantita estu juna kverko!

Por ke aŭtune kun folioj,
superŝutontaj tombon mian,
el ĉerko povu mi paroli,
animon povran prikonsoli,

kiel parolis mi dum vivo
kun "Kverkfolio" efektiva.


Al L.T. - mia Evo
Dum unu nokto denstavole
surfalis neĝo-blankigist'.
Infanoj glitas jam petole;
en mia koro — vintra trist'.
Feliĉaj estas afrikanoj,
al kiuj neĝo kaj glaci'
nur ŝajnas iaj aĵoj vanaj,
neklarigeblaj per raci'.
Ho, se per iu artifiko
(jen kiaj pensoj regas min!)
mi transloĝiĝus al Afriko
en par' kun mia amatin'!
Ni dresus tie la panteron,
sub palmo estus nia nest',
tutjare ĝuus ni someron
sen zorgoj pri hejtaĵ' kaj vest'.
Sufiĉus eta ŝtofa peco
al mi kaj mia knabinet'
por kovri lokojn, kiujn deco
devigas teni en sekret'.

Por via distro, kara Evo,
per fantazio kaj imag'
kreiĝis mia "Vintra revo"
en hodiaŭ frosta tag'.

Al via portreto (1958)

Okuloj tristaj, lipoj kunpremitaj,
aspekt' de ofendita knabinet' -
­al mi vi tia ŝajnas sur portret'
(ĉu miaj pensoj estas ne malspritaj?).

Mi amas vin kun ardo, kun impet'!
Post jaroj! izolecaj, eĉ ermitaj,
nun miaj tagoj estis lumigitaj
per via lumo, kara Foliet'!

Vin ĉirkaŭpreni volus mi avide,
mi revas pri renkonto vid-al-vide,
sed ĉu okazos tiu ĉi renkont'?

Ho, malfermiĝu pordoj por poetoj!
Ĉar "se ne iras mont' al Mohometo,
mem Mahomet' direktas sin al mont'..."

Vi - mia vivo (1959)

Aperis vi sur mia viva vojo
neatendite, antaŭ ĝia fin'. -
Aĥ, mi ne scias, kiel danki vin
por tiu lasta, des pli kara, ĝojo!

Mi amas kvazaŭ je unua fojo,
pasi' min ebriigas kiel vin'!
(Stultuloj moku! - Ne timigas min
iliaj mokoj, tiu hunda bojo).

Ho, lasta am', veninta ĉion spite!
Mi estas preta al turment', al mort',
al malriĉec', al perdo de komfort'
­nur havi vin kaj tage, kaj enlite
dum nokto, plena de volupta ĉarm'!

Vi - mia vivo, mia suna varm'!

Notoj

Deŝkin, Georgij Fjodoroviĉ. 1891-1967. Ruso; oficisto. Naskiĝis en Vilno. Esperantisto de 1908. Kunfondis Vilnan Esperanto-societon. Verkis poemojn ankaŭ en la rusa lingvo. Kontribuis per originalaj poemoj al la Esperanta gazetaro.
La poemoj el Heroldo de Esperanto, Belgio., (redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska).
Al verda Stelo + Ŝipo Zamenhof + Mia testamento:
n-ro 3 (1317), 37-a jarkolekto, 16-an de februaro 1961.

Al via portreto + Vi - mia vivo:.
n-ro 19 (1389),40-a jarkolekto, 1-an de decembro 1964.


(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: