Salomon Kornfeld (pseŭdonime: Grenkamp):Deziro (esperanto) - deziro.htm

Salomon Kornfeld
(pseŭdonime: Grenkamp)

Deziro.


Deziro.

Por mi bela estas mondo
Kara estas la homar';
Sed nur ploras super l'ondo'
Malfeliĉa popolar'.

Kiam venos tempo paca?
Venu ĝi jam baldaŭ, nun!
Mond' sanganta, militlaca:
Ni laboru por farun'!

Grenkamp

Salo Grenkamp.

Salo Grenkamp - la koro KRIA
Per versoj niajn korojn pikas
Kaj krome ankaŭ gramatikas
Vortaras kun spertec' fakscia

Deklama voĉo melodia
Prononcmodele nin efikas
Salo Grenkamp - la koro KRIA
Per versoj niajn korojn pikas

El la saĝum' filozofia
Orpensajn splitojn li publikas
Eĉ li mem... sed mi ne kritikas
Li estas homo simpatia

Salo Grenkamp - la koro KRIA

Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.

Notoj
KORNFELD, Salomon (pseŭdonime GRENKAMP) 1896-1943.
Polo vivinta en Parizo; publicisto. Kunlaboranto de polaj
kaj francaj gazetoj. Esperantisto de 1914. Kursoj,
prelegoj, deklamoj en Pollando. Eldonis ĵurnalon
"Esperantista Voĉo" (1918). Uzis Esperanton en radio.
Kunlaboris pri Plena Vortaro (1931).

Salomon Kornfeld (Grenkamp) (1896 - 1943)

Deziro el:
Esperantista Voĉo, Kraków.
1-a jaro, n-ro 3, aprilo 1918.
Redaktoro. Salo Grenkamp Kornfeld.