![]() Hristo Botev: Haĝi Dimitro. |
|---|
|
Vivas li, vivas...Sur la Balkano en sang' dronanta kuŝas kaj ĝemas vundita bruste juna bandano - profunda vundo la korpon premas. Pafilo ŝtala tie vidiĝas,Li kuŝas...Kaj elsupre sen fino suno haltinta brilas kolere, kampare kantas juna sklavino, kaj sango plie fluas libere. Rikolto estas...kantu, popolo,Ja kiu falas por la libero, mortas neniam! Pro li ekploras naturo, besto, nubo kaj tero kaj bardoj mira-kante lin gloras. Lin superombras aglo fiera, |
Vespero venas, luno ekbrilas, surŝutas steloj volbon ĉielan, blovetas vento, arboj babilas, Balkano karitas kanton ribelan. Feinoj en blankaĵo irflueJen lin karesas unu facile, sur vundon dua herbon surmetas, je lipoj tria kisas subtile... Li ŝin rigardas - ŝi nur ridetas. Fratino, diru, diru la sortonFeinoj aŭdas lian deziron, ĉielon ili flugas kantante, flugadas en la vastan efiron, de Karaĝa spiriton serĉante. Jen mateniĝas...Sur la Balkano
|
| Notoj |
|---|
Hristo Botev (6.1.1848 - 2.6.1876), bulgara poeto kaj revoluciulo. El: Nuntempa Bulgario, Sofio, Bulgario, N-ro 9, 1968, Redaktoro: Stela Nikolova. |