Grindel Falkonbriĝ: Doloro. (esperanto) - doloro.htm

Grindel Falkonbriĝ.
Doloro.

El "Literatura Mondo", n-ro 3.

Dupugne kaptis min dolor';
Nenio min konsolas.
Hodiaŭ rid' kaj morgaŭ plor'
Mi tion ne plu volas.

Mi jam forgesis pri labor',
Ne plu mi skribas verse;
Hodiaŭ rid' kaj morgaŭ plor'
Kaj eble eĉ inverse.

Pro senceleco dronas for
Deziro je la saĝo;
Hodiaŭ rid' kaj morgaŭ plor',
Postmorgaŭ - ĉerka kaĝo.

Se l' vivo estas eĉ trezor'
Eĉ tiam ĝi ja stultas.
Hodiaŭ rid' kaj morgaŭ plor'
Mi mortos: nul' rezultas.

Viv' - komedi'; kaj mi aktor'
(Sufiĉe aĉa ludo).
Hodiaŭ rid' kaj morgaŭ plor'
Malgaja finkonkludo.

Notoj

Grindel Falkonbriĝ
sovjeta poeto.
El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 6, junio 1935.