Ruth Harnden La du kristnaskaj donacoj.
|
|---|
|
Dum la tuta posttagmezo ŝi okupis sin per ornamado de la kristnaska arbo. Ŝi faris tion laŭ la tradicio de sia naskiĝa lando per ruĝaj, brilantaj pomoj, kiu pendis sub ĉiu blanka kandelo, ne nur pro la simetrio, sed ankaŭ pro la bela aspekto. La malnovajn kutimojn kaj sian tutan junecon en la malproksima lando ŝi vive memoris, kelkfoje eĉ pli vive ol okazintaĵojn en sia nuna vivo en la vilaĝeto en Nov-Anglujo, kien ŝi antaŭ multaj jaroj migris kaj kie ŝi edukis sian amerikan familion. Kelkfoje okazis - precipe en la lasta tempo, - ke ŝi forgesis okazaĵojn de la pasinta semajno. Ŝi povis fari malagrablajn erarojn, ekzemple respondi je leteroj, kiujn ŝi jam delonge estis respondinta, aŭ tute ne respondi je leteroj. Ŝi mem trovis tion tre stranga. Ŝi memoris tiel klare ĉiun arbon en la ĝardeno de sia patrino, ĉiun straton en la malgranda sveda urbo, kie ŝi pasigis sian junecon, ĉiun vizaĝon kaj ĉiun nomon de siaj antaŭaj amikinetoj kaj najbaroj. Kaj nun ŝi sidis en la malluma ĉambro, antaŭ la bonodoranta kristnaskarbo, kaj ŝi rigardis la neĝon, falintan dum la tago. Ŝi ankoraŭ ne volis lumigi la kandelojn, ŝi atendis la infanojn. Se daŭros la neĝado, la vojoj estos malfacile ireblaj, tion ŝi sciis. Sed tamen ŝi esperis, ke la neĝado ne ĉesos. Ŝi tiel admiris la neĝon - neniam ŝi perdis sian infanan senton pri sorĉita mondo, kiam ŝi vidis la unuan neĝadon. Kiel strange devus esti loĝi ie, kie ĉiam kuŝas neĝo, - ŝi pensis. Ekzemple Hilda, kiu loĝas en la montoj de Oregon - Hilda, kiu tiel fidele kuiris por ŝi kaj faris ŝian mastrumadon, antaŭ ol venis tiu minlaboristo, kiu edzinigis ŝin kaj kun kiu ŝi foriris al kabano in en la sovaĝejo. "Estas ĉi tie tiel malvarme" - Hilda skribis en sian leteroj, - "tiel malvarme, ke mi pensas, ke mi neniam plu estos varma!" Dum ŝi dolĉe balanciĝis sur sia komforta seĝo kaj ĝuis la odoron de la arbo kaj rigardis la rapidajn neĝerojn ekstere, ŝi pensis kun kontenteco pri la ŝtrumpoj, kiuj ŝi trikis por Hilda. Ses parojn, treege dikajn. La piedoj de Hilda estos almenaŭ varmaj. Ŝi ĝustatempe forsendis ilin. Pasintan semajnon, ŝi pensis. Sed nur post unu semajno estos la kristnaska festo. "Sed" - ŝi demandis sin kun teruriĝo - "kion mi do forsendis hodiaŭ matene?" - Ŝi absolute certe sciis, ke ankaŭ estis io por Hilda. Ŝi direktis siajn pensojn reen al la postoficejo kaj memoris, ke ŝi skribis la adreson de Hilda sur grandan platan skatolon.... Sed tio estas neebla! Tio estas la skatolo de Martins kun la belega robo por Janie, kiu edzinoĝos tuj post kristnasko. Imagu, ŝia nepino, kiu edziniĝos! Estis preskaŭ ne kredeble. Kaj ŝi elektis la plej luksan noktan robon, kiuj ŝi vidis, rozkoloran kun verda puntaĵoj. "Verdire iom tro bela" - ŝi diris en si mem, sed tamen kun kontenta rido. Ŝi mem tiel admiris tiun robon kaj Janie ankaŭ estas belega kaj finfine ŝi edziniĝos. Janie estis deknaŭjara; kiel eble! Deknaŭ! Kaj ŝi do hodiaŭ matene forsendis la grandan skatolon kun la valora enhavo al .... Ŝi subite forte skuiĝis kaj streĉis sian dorson, tiel ke la seĝo ne plu povis balanciĝi. Nun ĉio klariĝis al ŝi! En la poŝtoficejo ŝi staris ĉe granda tablo, kaj super la tablo kontraŭ la muru pendis granda afiŝo, sur kio oni povis legi la nomojn de ĉiuj ŝtatoj de Usono kun la datoj de forsendo. Ŝi ankoraŭ nun vidis tion: Por Florida - Por Oregon - Por .... kaj tiam ŝi subite pensis al Hilda. "Ĉielo!" - ŝi diris laŭte, ĉar nun ŝi estis tute certa, ke ŝi skribis la nomon de Hilda Borge kaj ŝian adreson en Oregon sur la platan skatolon. Kaj la ŝtrumpoj?" - ŝi pensis. Ĉu ŝi sendis ilin eble al Janie en Florida? Ŝi povus ankoraŭ skribi al Janie por klarigi la aferon. Ŝiaj pensoj iris al Hilda! Ŝi ne povis imagi, ke Hilda, la simpla, sobra Hilda, portos tiel belan noktan robon el brilanta silko kun kremkolora punto, delikata kiel araneaĵo. Kiam ŝi pensis pri tiu nokta robo en rilato kun Hilda, ŝi trovis ĝin preskaŭ nedeca. Kaj neniu havis pli profundan senton pri dececo ol Hilda mem. Ŝi severe malŝatis lukson kaj belecon, ĉar ĉi tio troviĝis ekster ŝia propra malriĉa kaj mizera sfero. Ŝi sciis, ke Hilda diros: „Kia sensencaĵo! Tia multekosta neniaĵo, dum multaj junaj homoj malsatas kaj malvarmas!" Hilda ĉiam iomete timis luksajn aĵojn, ĉar ili tiel akre kontrastis kun ŝia malgrasa staturo kaj ŝiaj laborruĝaj manoj kaj ŝia ordinara vizaĝo. Ŝi tute ne havis allogan eksteraĵon, kaj verdire estis miraklo, ke tiu minlaboristo deziris edzinigi ŝin. Ĉu Hilda komprenos, ke okazis eraro de maljuna virino, kaj ke ne estis la intenco moki ŝian malriĉecon? Verŝajne Hilda kutimis dormi en siaj dikaj lanaj subvestoj, kaj nun subite kuŝis tiu delikata nokta robo sur la kruda tablo de ŝia mizera kabano. Kiel reagos Hilda? Ĉu ŝi indigniĝos aŭ ĉu ŝia koro rompiĝos ĉe la vido de lukso, kiun ŝi neniam konis? „Ke mi povis esti tiel stulta!" — riproĉis ŝi sin mem. „Kaj ĝuste dum la kristnaska festo!" La plej feliĉa tempo de la jaro, la tempo, kiam oni volas feliĉigi malnovajn geamikojn per amo kaj donacoj. Ŝi eĉ aŭdis de longa distanco la voĉojn de la kantantoj,: „Dio donu al vi pacon, ke nenio vin maltrankviligu...." Tiuj vortoj ŝajnis al ŝi ironiaj nun, kiam ŝi faris du stultajn erarojn. Jam unu tagon post kristnasko ŝi ricevis telegramon de Janie el Miami. Janie ne trovis tempon pro ĉiuj edziĝpreparoj, por skribi longan leteron. „Belegaj ski-ŝtrumpoj! Kiel vi povis scii, kie ni trapasos nian mielmonaton?" Tiel tekstis la telegramo. La maljuna virino ne povis kredi al siaj okuloj. Do tamen.... tio bone aranĝiĝis. Ŝi nun ĝojis, ke ŝi ne klarigis la aferon al Janie. Jes, ski-ŝtrumpoj ili certe estas! Tio pensigis ŝin al sia propra juneco en Svedujo, kaj daŭris kelkajn minutojn, antaŭ ol ŝi denove povis koncentrigi sin pri la nuno. Sed.... la nokta robo.... Hilda.... Daŭris unu semajnon, antaŭ ol alvenis letero de Hilda. Per tremantaj fingroj ŝi malfermis la koverton. Ŝi prenis la leteron, skribitan de la mallerta mano de Hilda, kaj dum unu momento ŝi treege timis. Sed post la unuaj vortoj ŝi rapide daŭrigis legi kun brilanta vizaĝo: „Ili ĉiuj pensas, ke la maljuna Hilda bezonas nur varmecon. Tial ili sendis nur trikaĵojn, gantojn kaj ŝtrumpojn, ĉar nenio povas plibeligi malbelulinon, kia mi estas. Sed vi, karega sinjorino, vi havas alian koron kaj aliajn okulojn kaj tial mi nun estas bela! Mi forte hejtis la fornon, tiel ke la ĉambro estas varmega, kaj mi surmetis la belegan silkan robon, kiu certe estas farita por danci en ĝi. Kaj imagu! Mi dancas! Maljuna Hilda povas danci, ĉar vi sendis tiun belegan robon.... Kaj mia Tim dancas kun mi. Ha, mi kredas, ke mia Tim denove enamiĝis je mi...."
|
| Notoj |
|---|
|
(Mi ne trovis informojn pri la aŭtoro).
El: La Praktiko, n-ro 12, (242) 21-a jareldono, decembro 1957. |
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj: ...aŭ... Nia adreso:
![]()