Heinrich Heine: Donna Klara (esperanto) - donna.htm

Heinrich Heine
Donna Klara.
Tradukis: Koloman Kalocsay (el la germana).

(1)

En ĝarden' vespera vagas
La alkald-filino, sola.
De l' kastelo tamburado
Bruas kun trumpet' sonora.

"Aĥ, min tedas jam la dancoj,
Amindumo galantmora,
Kavaliroj komparantaj
Flate min al suno glora.

Ĉio tedas min, de kiam
Kavaliro sub balkono
Al fenestr' en luna nokto
Logis min per liutsono.

Ho, li staris brave, svelte!
La okuloj sub la nobla,
Pala frunto fajre sagis:
Sankta Georg' en korpo propra!"

En ĉi pensoj Donna Klara
Nun okul-malleve dronas.
Okulleve - jen la belan
Nekonaton ŝi rekonas.

Ili iras en lunlumo
Kun manpremoj, flustroj dolĉaj.
La zefir' afable flatas,
Klinsalutas rozoj sorĉaj,

Klinsalutas rozoj sorĉaj,
Ardas kvazaŭ ampoŝt-porte.
Sed, amata, diru, kial
Vi ruĝiĝis tiel forte?

"Kuloj pikis min, amata,
Kaj somere ĉi sangsorbajn
Mi malamas kiel judojn,
La longnazajn, la fikorpajn."

Lasu kulojn kaj la judojn,
Li rediras karesloge.
De l' blankfloraj migdalarboj
Mil petaloj falas floke.

Mil petaloj falas flake,
Verŝas dolĉon de odoro. -
­Sed, amata, diru, ĉu vi
Amas min el tuta koro?

"Jes, mi amas vin, mi ĵuras
Ie l' Savinto dornokrona,
Kiun la damnindaj judoj
Murdis kun insid' fripona."

(2).

Lasu judojn kaj Savinton,
Li rediras karestone.
Blanke, en ŝonĝbrila lumo
Lulas sin lilioj fone.

Lulas sin lilioj fone,
Stelojn miras laktovoje.
Sed, amata, diru, ĉu ne
False ĵuris vi ĉi-foje?

"Fals' ne estas en mi, kara,
Kiel nek eĉ unu sola
Guto el la sang' de maŭroj,
Aŭ de l' juda ras' fetora."

Lasu maŭrojn kaj la judojn,
Li rediras karesloge,
Kaj al mirta laŭbo milde
Li kondukas ŝin kaŝloke.

Per la retoj de la amo
Li ŝin ĉirkaŭplektas mole.
Kurtaj vortoj, longaj kisoj,
Koroj transverŝiĝas brole.

Nupton kantas dolĉfandiĝe
Najtingal' el gaja gorĝo.
En la herb' lampiroj saltas
Kvazaŭ por la danc' de torĉo.

Pli kaj pli la laŭb' silentas.
Oni, sub la ombroj noktaj
Aŭdas nur, ke spiras £loroj,
Interflustras mirtoj doktaj.

Sed nun de l' kastel' tamburoj
Bruas kaj trumpetoj voĉas.
Revekite Donna Klara
El brakumo sin dekroĉas.

"Jen, min oni vokas, kara,
Sed, mi petas, forironte,
Diru vian nomon karan,
Sekretitan tiel longe.

Kaj la kavalir' serene
Kisas £ingrojn de la donna,
Kaj la lipojn kaj la frunton,
Fine diras li, responda:

Mi, sennora, via amato,
Estas fil' de l' grandioza,
Fama sciencul-rabeno,
Izrael de Saragossa.

Notoj

Heinrich Heine (1797 - 1856)
germana poeto.
El: Belarto (UEA)
n-ro 1, aprilo 1958.