Ferenc Herzeg: Donna Sol. Tradukis el la hungara: Karlo Bodo. - donnasol.htm

Ferenc Herzeg

Donna Sol.

Tradukis el la hungara: Karlo Bodo.

Donna Sol!

Tiel facile mi skribas ĉi tiun nomon, kvankam se mi pensas pri tiu majesta, mistera kaj timiga koncepto, kiun ĝi kovras, min kaptas malĝojo. Ĝi efikas je mi kiel la mistera koncepto de la Morto, Vivo kaj Eterneco.

Neniam mi vidis Donna Sol per la propraj okuloj kaj mi dankas Dion, ke ni ne vidis. Nur ŝia spegulbildo ekbrilis por momento antaŭ mi, kaj eĉ tio preskaŭ blindigis min.

Ĉar mi memoras kompatindan, kompatindan spegulon, kiu senrimarke pendis en la angulo de l' fumsalono de iu klubo. La fato volis, ke la brila figuro de Donna Sol foje paŝu antaŭ la spegulon, kaj tiam ankaŭ la spegulo mem ekbrilegis, blindige kvazaŭ kometo. Poste ĝi perdis sian brilon por eterne, kaj mi revidis ĝiajn blindigajn rubojn — en la frenezulejo.

Okazis antaŭ nelonge, ke mi ricevis leteron:

Kara amiko!
Mi ne scias, ĉu mi ne estas malmodesta, sed mi opinias, ke dum nia supraĵa konateco vi montris al mi iom da simpatio. Se mi ne eraras en mia supozo, bonvolu min viziti morgaŭ je la 3-4 horoj en mia nuna rezidejo. Eble miaj feliĉo kaj vivo dependas de la plenumo ie mia peto. Mi loĝas en la Kuraca Instituto Forgách.

Litvay.
Konsterniĝinte mi demetis la leteron ... La Forgách-instituto por nervmalsanuloj — estas pli bonspeca frenezulejo. Mi tute ne konjektis ĝis nun, ke la kompatinda Litvay estas tie, kaj mi ne sciis imagi, kiel li venis tien. Ni ja estis bonaj konatoj, kaj iam mi nomis lin amiko, tamen mi apenaŭ sciis pri li pli, ol ke li estas bona knabo, kaj ke li ŝatas fumi bonajn cigarojn. Por mia memoro restis la plej karakteriza trajto, ke li estis elektita, kompetenta, mi povus diri, denaska fumanto.

Ĉar ne ĉiu fumanto estas tia. La plej multaj homoj fumas sen intelekto kaj sento, ĉe la plej multaj la fumado estas nur daŭrigo de la junaĝa malobeemo. Ekzistas senpaciancaj kaj malbontaktaj homoj, kiuj dente mordas la finon de l' cigaro, fendas per la fingroj la tabakfolion kaj la cindron frapas al la angulo de l' tablo. Eĉ ekzistas homoj, kiuj ĉirkaŭgluas per cigaredpapero la cigaron ... Kaj koleriĝas la barbaroj, se la turmentita cigaro brulas unuflankeme kaj mordas ilian langon!

Mia amiko Litvay estis elektita fumanto, inter kies dentoj bone brulis eĉ la plej malbona cigaro, same kiel en la mano de Paganini eĉ la plej aĉa violono bele sonis. Li portis sistemon en la fumadon kaj nobligis je ĝuo la malbonan kutimon. Cetere li estis milda, silentema knabo kun inteligenta vizaĝo, kaj tra duonnoktoj li sidadis sur la lula seĝo de l' fumejo en la klubo, senĉese blovante el la dika Havanna bluan nubon al la plafono.

Antau ne longe estis surprize al mi, ke la lulseĝo de Litvay staras malplena en la fumejo. Mi demandis pri tio la ĉambriston.

— Sinjora moŝto Litvay jam de longa tempo ne venadas ĉi tien. Eble de duonjaro. Mi kredas, ke li malsanadas ...

Mi kompatis la povran knabon, poste ni forgesis pri li. Nun ree memorigis lin al mi lia letero.

La sekvan tagon mi eliris en la Forgách-instituton. Ne volonte mi iradas en iaj lokoj, ĉar ĉiam malagrable venas en mian kapon la malicema devizo de la volontula sav-asocio: Nin ĉiujn povas trafi akcidento.

La instituto estas domo konstruita en bongusta villostilo, meze de densbranĉa ĝardeno. La ĉefkuracisto min afable akceptis kaj gvidis en la ĝardenan pavilonon.

— Tie vi trovos la malsanulon. Neniom vi devas timi, sendanĝera malsanulo...

Vere, tie mi trovis Litvay'n.

Li surhavis tolveston kaj sur la kapo pajloĉapelon. Ridetante li venis al mi kaj donis la manon. Sur lia vizaĝo montriĝis nenia signo de sango, nur liaj grizaj okuloj havis ian malĝojan, nebulan esprimon, kvazaŭ delikata cigarfumo tordiĝus antaŭ liaj pupiloj.

— Mi atendis vin, li diris. — Mi dankas, ke vi venis.

Ni sidiĝis kaj mi instinkte prenis mian cigarujon.

— Ĉu vi fumas? mi demandis.

— Mi dankas, ne! Kaj se vi povas vin reteni, mi petas vin, ankaŭ vi ne ekfumu, ĉar mi ne povas toleri la tabakfumon . . .

Post iom da pensado li rakontis, kial li vokis min.

— Mi estos iom longema, sed se mi parolus pli mallonge, mi devus timi, ke vi ne komprenos min.

— Ĉu vi jam aŭdis pri la firmo Detmol en Kubo? Certe ne, ĉar Detmol, kiu estas la reĝo de l' cigar-fabrikistoj, liveras nur por kelkaj anglaj kluboj kaj al kelkaj kortegoj ... Antaŭ ne longe okazis, ke sur la Kuba plantejo de Detmol kreskis tiel belega tabako, al kiu kompareblan ne memoras la kompetentuloj. Al la aparta konstelacio de l' vetero estis dankebla tiu ĉi kresko kaj povas esti, ke tiuj ĉi konstelacioj neniam plu estiĝos tiamaniere ĝis la fino de l' mondo. La maljuna Detmol tiam elektis el la rikolto dekduon da tabakfoliaj kaj propramane pretigis du cigarojn kun tiu neimitebla arto, kiun neniam povos iu ellerni de li.

Detmol poste konfesis, ke li, kreante ĉi tiujn du cigarojn, superis sin mem. La unu li baptis Donna Sol, la alian Donna Luna.

La valoro de tiuj ĉi cigaroj en mono eĉ ne estas esprimebla. Laikulo eĉ ideon ne povas havi pri ili. Iomete vi tamen komprenos min eble, se mi diras, ke, kio estis Shakespeare inter la verkistoj, Aleksandro la Granda inter la konkerintaj, Paganini inter la violon-virtuozoj, la Monto Blanka inter la montoj, Parizo inter la urboj, la suno kaj la luno inter la astroj, tio estis Sol kaj Luna inter la cigaroj.

Antaŭjare mi aŭdis unue pri la cigaroj, kiam la tutan gazetaron trakuris la famo, ke de Detmol, kiu pasigis la vintron en Nizza, oni ŝtelis la du reĝinojn de cigaroj. La maljunulo fiksis grandan premion por la kaptonto de la stelinto, sed senrezulte.

Ĉisomere okazis, ke mi faris ian komplezon al angla trejnisto, veninta al ni por vetkuroj. La trejnisto tiam portis al mi cigaron kiel signon de sia danko.

— Mi scias, ke vi amas bonan cigaron, kaj se mi ne ofendas vin per tio, mi proponas al vi unu ... Mi kredas, ke ĝi devas esti io tre aparta ... Mi ricevis ĝin de ĵokeo, mi ne scias, de kie li ĝin akiris.

La cigaro estis fermita en sigelita, dika vitrotubo, sur la meze bantita silkrubando mi legis la vorton: Luna.

Ekŝanceli&285;is miaj genuoj, starigis miaj haroj. Luna, la Shakespeare de la cigaroj, la Monto Blanka de la cigaroj, la brila astro de la cigaroj, estis en miaj manoj.

Mi ekfumis Luna'n.

Antaŭe mi tenis unusemajnan dieton, poste en aparta ĉambro de la kazino mi vespermanĝis sola, eltrinkis tason da nigra kafo kaj ekbruligis Luna'n, Eble dek fumsuĉojn mi faris. Mi ne povas deskribi, kion mi sentis. Ian grandan animan trankviliĝon mi sentis, pariĝintan kun korpa bonfarto. Feliĉa mi estis, fiera kaj kvieta; mi nobliĝis, mi puriĝis. Mi estus volinta, ke la mondo nun haltu, kaj ĉio restu tiel, kiel estas. Ke ne estu vintro, nek somero, nek nokto, nek tago kaj mi povu sidi ĉiam sola en la aparta ĉambro kaj fumi Luna'n tra la eterno de l' tempoj . . .

— Mi diras: Eble dek fumsuĉojn mi faris. Tiam terura krakado min alarmis el miaj revoj ... La servisto faligis en mian sinon amason da teleroj ... Mi saltleviĝis, kaj Luna falis el mia mano ... Terurite mi volis ĝin kapti, sed jam malfrue: la servisto tretis ĝin per la kalkanumo de sia ŝuo ... Tie ŝi baraktis sub la kalkanumo, dolore krepitanta, distretita, disflankiĝinta, mortigita, malhonorita . . .

Litvay eksilentis kaj kaŝis la vizaĝon en ambaŭ manojn. Poste li iom reprenis siajn fortojn kaj daŭrigis kun malĝoja, sed trankvila voĉo:

— Se mi estus povinta ilfumi Luna'n; mi nun havus nenian mison. Mia spirita mondo estus riĉiĝinta per perfekta memoro kaj la skalo de mia ĝukapaplo estus gigante pliiĝinta. Mi estus nun pli bona, pli saĝa kaj pli feliĉa homo. Sed tiel en mi vivas nur la memoro de terura disakordo, kiu tenas miajn nervojn senĉese en terura tremado. Kvazaŭ oni ĵetus min vintre el la varma lito en akvon, kaj kvazaŭ krome per pinto de mil tranĉiloj grince oni skrapus mil porcelantelerojn ... Tiu ĉi timiga kaoso en miaj nervoj martigos min, se vi ne helpos ...

— Kaj kiel mi povus helpi? mi demandis mire.

— Se vi akiros por mi Sol, ĉar, eble, kiu ĝin ŝtelis, ankoraŭ ĝin ne elfumis. Serĉu, esploru, anoncu ĝin en la gazetoj ... Sole Sol povus al mi forgesigi Luna'n. Ŝi estas ankoraŭ pli glora, pli majesta, pli sublima ol sia ĝemelfratino ...Ŝi, sole ŝi, povas al mi redoni la pacon kaj la feliĉon . . .

— Eble vi povus fari provon per alispecaj cigaroj? mi diris, volante preni el mia poŝo la hungarajn reĝajn produktojn.

Ne! kriis furioze la malsanulo, — mi naŭziĝas, mi abomenas ĉiun cigaron, sole Sol mi volas!

La ĉefkuracisto paŝis al ni kaj ĵetis al mi multediran rigardon: mi rapide adiaŭis la malsanulon. Antaŭe mi promesis al li, ke mi serĉos la reĝinon de l' cigaroj, kaj se mi trovos, mi portos ĝin al li.

Ĉe la pordego de l' ĝardeno mi returnis min ankoraŭfoje. La malsanulo etendis ambaŭ brakojn al la sunhela ĉielo.

— Mi volas Sol! Portu al mi Sol!

Malĝoje mi venis en la straton, kaj mi decidis, ke mi ne zorgos pri Sol. Por kio ja? Se mi ĝin akirus por Litvay, kio eĉ ne estas verŝajna, li ja forfumus ĝin dum dek minutoj. Ĉu tio estas feliĉo? Kvankam se mi bone konsideras, kion aliaj homoj nomas feliĉo, tio kelkfoje ne brulas eĉ tiom da tempo, kiom bonspeca cigaro . . .

Notoj
Ferenc Herzeg - 22.9.1863 - 24.2.1954, hungara verkisto.

El: Dansk Esperanto Tidende, Printempo 1943. n-ro 3-4, 4-a jareldono.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: