Atendu, suno.
Atendu, suno,
mi ne estas preta
por la venonta nokto -
ankoraŭ mia tago ne finiĝis!
Ja mi ne venkis mian konsciencon
por lasi ĝin ripozi.
Ĵus lernis mi paroli
kun ŝtonoj kaj kun arboj,
ilia saĝo
ankoraŭ ne plenigis mian tagon,
kaj tamen vi min igas enlitiĝi
kaj vi foriras jam trankvile
kaj solene
kun la lumantaj suproj de la monto Vitoŝa,
kun la vilaĝoj freŝkoloraj pro la sunsubiro,
kun iluzioj pri l' morgaŭa tago!
Atendu, donu tempon,
ke mi komprenu, kiel oni povas dormi
en tiu maltrankvila mondo,
kiam sendormo estas konscienco,
kaj konscienco - tago!
Atendu, suno!
|
Nepaciĝema.
Vi min timigas,
granda Kosmo,
disetendante mian penson
ĝis via senlimeco!
En vi la Tero estas nur punkteto,
kaj en ĉi tiu punkto estas mia amo
kaj la malamo,
kaj forto mia - sed ne povas mi
tirstreĉi ilin
ĝis viaj dimensioj.
Al mi vi donis:
sopiron al majesto via,
racion por penetri vin,
por vin ekkoni - soifegon,
kaj tamen venas tago, kiam malaperi
mi devas, kaj redoni al vi ĉion!
Rigardas mi la Sunleviĝon,
la Sunsibiron,
absorbas vian Eternecon
kaj mian linon mi atendas,
nepaciĝema.
|