J. H. A. Sens: Dormkanto (esperanto) - dormkanto.htm

J. H. A. Sens:

Dormkanto

Kviete kuŝigu, anĝelo,
Kaj dormo eksidos ĉe vi!
Ĝi venas kun nigra mantelo,
Portante forgeson al ni.

Vin kaptas nun dolĉa kvieto
Venanta el land' de l' magi' -
­La buŝon ekmovas rideto
Libera de ĉiu pasi'.

Ho, dormu trankvile, uleto!
Vin gardas anĝelo de Di' -
­Al Li sin direktas la peto:
Ke beno nur restu sur vi.

Notoj

J. H. A. Sens, ni ne havas precizajn informojn pri li, sed eble li estas nederlandano.
El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 21 (1026), 20-a jarkolekto, 11-an de junio 1939.
Redaktoro: Teo Jung.