C. A. Hvorslev: Sur la dorna vojo de la amo.(esperanto) -dornavojo.htm

C. A. Hvorslev
Sur la dorna vojo de la amo.

Originala rakonto.

El la koridoro de la ŝtata seminario de Ranum - vilaĝo en la nordokcidenta parto de Jutlando - iris post la finiĝo de la lecionaj horoj la multnombra lernantaro, estontaj instru­istoj en danaj popollernejoj. Unuope, duope, grupope ili forlasis la lernejon kaj disiris en la diversajn partojn de la vilaĝo. Laste eliris Petro Rindbo kune kun sia fidela amiko Porsdahl, kaj ambaŭ mallaŭte babilis unu kun la alia.

"- -Enviinda amiko", diris Rindbo, "vi, kiu loĝas en la sama domo kiel fraŭlino Rozo...Ho, ŝi vere estas floro konforma al sia nomo! Mi tre volonte ŝanĝus kun vi ĉambron dum kelke da tagoj!"

"Ĉiuj rozoj havas dornojn!" respondis pri­penseme lia amiko. "Tamen, vi estas prava: ŝi estas ĉarma belulino. Domaĝe, ke ŝi jam postmorgaŭ revojaĝos. Ŝiaj vizitoj ĉi tie kutime daŭras nur mallongan tempon, ĉar ŝia malsana onklino en Aalborg bezonas ŝian helpon."

Rindbo iomete suspekteme rigardis lin, dirante: "Vi estas tre bone informita pri ŝiaj aferoj, ĉu ne?" -- "Tre bone, jes. Dum pli ol unu jaro mi ja loĝis en la domo de ŝiaj ge­patroj. Kaj krome - -"

- Kion krome -?"

"Mi ofte dum ŝiaj vizitoj trovis okazon, babiladi kun ŝi en la ĝardeno, kiam ŝi surverŝis la florojn aŭ faris el ili bukedojn." "Ĉu por vi?" Porsdahl iomete ruĝiĝis. "Tute ne! Por la vazoj de ŝia patrino, kompreneble."

Ambaŭ silentis. Ili proksimiĝis al la loĝejo de Porsdahl. Rindbo ĵetis rapidan rigardon al la fenestroj de la teretaĝo. Lia amiko kaptis lin ĉe lia brako. "Faru al mi la servon, antaŭ ol ni disiĝos, solvi al mi aritmetikan problemon por nia morgaŭa leciono", li petis kaj tiris lin en la ĝardenon. "Ni povos sidi kviete kaj neĝenataj en la laŭbo."

Tie, ĉirkaŭitaj per densa foliaro de vinber­branĉoj kaj jasmenoj, ili profundiĝis en mate­matikaj meditoj, kaj post la finiĝo de la kalkuloj Rindbo subite per mallaŭta kaj iomete tremanta voĉo demandis: "Kion vi opiniis per via eldiro, ke "ĉiuj rozoj havas domojn?"

Porsdahl lin fikse rigardis: "Tion ... mi ne pli detale povas klarigi al, vi ... Estas ja mal­nova, ofte uzata proverbo... Sed kial vi de­mandas pri tio?"

"Tial", sonis la respondo, "ke fraŭlino Rozo --- sed ĉu vi povos konservi sekreton?"

"Jes, je mia honoro!"

"- - fraŭlino Rozo estas al mi pli kara ol kio ajn sur tero. Hieraŭ vespere ni sekrete fianciĝis, eĉ en ĉi tiu laŭbo. Vi ĉiam estis mia plej bona amiko kaj la sola homo, al kiu mi kuraĝas malkaŝi mian dolĉan sekreton ... Szi nomiĝas Rozo, kaj ŝi estas rozo, rozo sen­dorna".

Eksaltis lia amiko. "Feliĉulo!" li ekkriis, premante lian manon. "Mi gratulas!"

Sen plua komentario li tuj foriris en sian ĉambron.

- - - - - - - - - -

La postan tagon Rindbo pasigis la plej multan parton de sia libera tempo ĉe la fenestro de sia ĉambro, atente rigardante la ĉefstraton de la vilaĝo kaj precipe la domon de Rozo. Stranga afero, ŝajnis al li, ke lia karulino tute ne aperis. Kvar, fojojn li estis malrapide preter­pasinta la domon, ĉiun fojon ŝtelrigardante al la fenestroj. La sunradioj rebrilis de la latunaj florujoj, en kiuj kreskis kaj floris keirantoj kaj helruĝaj rozoj, kiuj kune kun la neĝblankaj kurtenoj kaŝis al li la internon de la allogaj ĉam­broj malantaŭe. La domo aspektis kvazaŭ tute forlasita de siaj loĝantoj.

Horon post horo li sidis ĉe la fenestro, mal­gaja kaj senenergia. Pasis tra la stratoj kamp­aranoj kun peze ŝarĝitaj veturiloj, virinoj, kiuj faris aĉetojn ĉe la vendistoj, babilantaj infanoj kaj gajaj junuloj, intertempe ankaŭ unu aŭ alia de liaj kamaradoj. Ĉiuj estis al li tute indife­rentaj. Li sopiris nur la aperon de juna, alt­kreska fraŭlino, vestita en helruĝa, robo kaj portanta blankan ĉapelon kun larĝa malhelruĝa rubando!

Sed vane li atendis ...

Duonhoron post sunsubiro li ree iris al la ensorĉiga domo. Ĉio ankoraŭ estis kvieta kaj silenta. Li malfermis la pordon kaj supreniris la ŝtuparon, kiu kondukis al la ĉambro de Pors­dahl. Li frapis la pordon. Neniu respondis.

"Malspritulo!" li murmuretis. "Verŝajne li, kiel kutime, vagas sur kampoj kaj herbejoj por kapti papiliojn kaj skarabojn. Pli bone estus por li, resti hejme kaj prizorgi siajn matematikajn studojn. Ho, kian fuŝaĵon li faris hieraŭ!"

Li malsupreniris la ŝtuparon. En la koridoro li haltis momenton. Brueto ekestis enla apuda ĉambro. Li aŭdis voĉon konatan, - la voĉon de Rozo: "Bonan nokton, sinjoro Porsdahl, dormu bone!" - kaj poste la voĉon de ŝia patrino: "Dankon pro via afableco!"

En lia koro li furioziĝis. Ĉu lia bona amiko estas abomena perfidulo, kiu forrabis de li lian plej amatan trezoron - la amon de Rozo? Aŭ kiamaniere klarigi al si la aferon? -

Li nekuraĝis atendi la malfermon de la pordo kaj riski renkonton kaj kulpiĝon pri ŝtel­aŭskultemo. Rapide li kuris al sia ĉambro kaj enlitiĝis tuj.

Sendorme li pasigis la nokton.

- - - - - - - - - -

Rindbo ree staris ĉe la fenestro, rigardante la straton. Estis matene, duono post la sepa, la tempo, je kiu li kutime sin preparis por iri en la seminarion. Sed hodiaŭ tute mankis al li la emo por tion fari. Li alvokis preterpasantan knabon, dirante: "Frapu, mi petas, la pordon de Porsdahl kaj petu lin, anonci en la semi­nario, ke mi estas malsana!"

La knabo kuris kaj plenumis la peton.

Alproksimiĝis la poŝtomnibuso kaj haltis antaŭ la hejmo de Rozo. Tiun momenton li tremis kvazaŭ dum febro. ... Ĉu ŝi forvojaĝos sen adiaŭo al li? - - Ĉu estas eble - - ?

Jes; vere! Li kaptis ekvidon de ŝia helruĝa robo, parte kovrita per griza mantelo, kaj tuj li prenis sian, ĉapelon kaj kuris kiel frenezulo al la omnibuso ...

Ĝi jam ekveturis kiam li suprensaltis la ŝtupon kaj eniris. Se ne, li certe estus tuj forkurinta, ĉar - flanke de Rozo li ekvidis ŝian patron!

Konfuze kaj ruĝiĝante li salutis al ambaŭ. En la sekvanta momento li paliĝis kaj forŝovis sin en la plej malproksiman angulon de la benko. Fraŭlino Rozo mallevis de sia ĉapelo grandan nigran vualon, kiu preskaŭ kaŝis al li ŝian vizaĝon...

Seninterrompe ruliĝadis la radoj. Neinter­rompita de la tute senkuraĝa junulo, patro kaj filino mallaŭte babiladis. Ekstere brilis la radianta septembra suno. Interne regis en la koro de Rindbo la mallumo de senespero ...

Veninte al la stacidomo, Rozo faris al li mutan salutsignon je adiaŭo kaj eniris kune kun ŝia patro la vagonaron.

Ree li estis sola. Li eĉ sin sentis pli sola ol iam antaŭe.

Reen li piediris. Longa, terure longa ŝajnis al li la vojo. Liaj vagantaj pensoj pli kaj pli koncentriĝis pri la malĝojiga fakto, ke Rozo estas por li perdita. Sed la kaŭzo? - Porsdahl? -- Sendube! - Lia ŝajne intima kono al Rozo, lia rapida foriro post la gratulesprimo, lia hieraŭa vizito en ŝia hejmo, - ĉio atestis pri lia en­mikso en la aferon... Sed tute neklarigebla tamen estis al li la stranga konduto de Rozo. Unu tagon ŝi promesas al li eternan amon, kaj la postan ŝi sin montras al li kiel fremdulino ... Vere, tio estis al li nesolvebla problemo .. Rozo ŝi nomiĝas, rozo ŝi estas, ĉarma rozo, ­sed rozo kun akraj, pikantaj dornoj ...

Kian longan, solecan kaj dornan vojon li de nun devos piediri tra la vivo - la dornan vojon de la amo ... ĉar nenlam li povos for­gesi la amatinon de sia juneco ...

- - - - - - - - - -

Ree brilis la matensuno en la ĉambron de Rindbo. Li vekiĝis. Rideto kiel tia post luma revo tuj malaperis de lia vizaĝo. Liaj hieraŭaj travivaĵoj subite ekestis en lia memoro. Li ree sin trovas sur la dorna vojo de la amo ...

Iu frapis la pordon, Leterportisto transdonis al li leteron, malgrandan, helruĝan, portantan la stampon de unu el la plej proksimaj stacidomurbetoj. Tremante li ĝin malfermis. "Dio estu laŭdata... Rozo, mia Rozo!" li ekkriis, trakurante per la okuloj la malmultajn bele skribitajn liniojn:

"Kara malobea bubo mia!
Ĉu ne estis reciproka kaj serioza interkonsento, ke ni pro­vizore ne malkaŝu nian gefianĉiĝon? Sed tion vi faris jam la sekvantan tagon, vi rabisto de koro! Mi kuŝis ripozante en la herbo post la la laŭbo kaj aŭdis vian tutan konfeson, kaj mi tuj kon­damnis vin je la puno, kiun vi - espereble ­suferis hodiaŭ! - Tiamaniere vi sendube spertis, ke mi ne estas rozo sendoma. Morgaŭ mi jam revenos kaj restos ankoraŭ kelke da tagoj proksime de la neforgesebla laŭbo. Venu tien morgaŭ vespere kaj akceptu tie mian pardonon! -

Via amiko Porsdahl estis hieraŭ en nia familia rondo kaj montris al ni siajn papiliojn. Li estis plena de laŭdo pri viaj intelektaj ecoj. Ĉu vi estis lin paginta pro tio, vi, - fripono? Salutu lin!
Kore via
Rozo.

Larmoj de ĝojo ekbrilis en liaj okuloj, kaj emocie li kisis la leteron...

Notoj
Carl Adolph Hvorslev (1880 - †)
dana instruisto kaj verkisto.
Premiita en literatura konkurso de Esperanto-Praktiko.
El: Esperanto-Praktiko, Berlin,
n-ro 5, majo 1923.
Redaktoro Karl Minor.