Hilda Dresen: Anemonoj - Anemonojn ne deŝiri! - Pri arboj - Tagoj senkoloraj (esperanto) - dresen.htm

Hilda Dresen

Anemonoj - Anemonojn ne deŝiri! - Pri arboj - Tagoj senkoloraj.

Anemonoj

Anemonoj, blankaj fruprintempaj floroj,
kiam vidas mi vin, belaj rememoroj
pri la kara infanec' el malproksimo
kun flugila penso ŝvebas al animo.

Kiam bonodoron, vian mi enspiras,
kiu nur al freŝa humodor' similas,
ŝajnas, kvazaŭ io kara, forgesita
ree en memoro estus revekita.

Anemonoj blankaj - pensoj pranaturaj
­ankaŭ niajn pensojn faras same puraj.
La florkapojn tuŝu kun kares' tenera,
sentu vin ilia fratineto vera!

Anemonojn ne deŝiru!

Vi konsilis al mi pete
anemonojn ne deŝiri,
sed ĉu vere mi kviete
povos ilin preteriri?

Kelkajn anemonojn prenas
mi por vi de sub arbusto,
ke vi sentu kiel plenas
ili je printempa flustro.

Ilin gardos mi ameme,
nur aŭtune al vi sendos,
kaj en ili vi kortreme
flustron de l' printemp' eksentos.

Pri arboj

La printempaj arboj freŝfoliaj
- kun burĝonoj dolĉe odorantaj -
memorigas nin pri beltaliaj
junulinoj rave ekflorantaj.

Dum en flor-abundo ili dronas,
en floraro roz- kaj blankpetala,
ja ilian belon sorĉan kronas
senkulpeco, ne vantec' banala.

Dum aŭtun' la arboj kiel damoj
portas robojn pompajn kajl susurajn,
preferante uzi por ornamo
sole bronzon; oron kaj purpuron.

Ili per printempa bonodoro
plu la koron sorĉe ne dorlotas,
sed per sia or- kaj ruĝkoloro
niajn sensojn ravas kaj narkotas.

Pro la rafinitaj belulinoj,
susurantaj kaj ekscitaj,
glitos el memor' la junulinoj
dum printempo pie admiritaj.

Tagoj senkoloraj

Intertempe ja okazas,
ke post tago tago pasas,
senkolore, monotone,
kvazaŭ tute senbezone.

La anim' en malkompreno,
embaraso kuj ĉagreno
rigidigas en atendo,
en sensona, muta plendo.

Sed ĝi tumen vane plendas.
Ja la vivo nepre fendos
La grizecon kaj enuon:
sentos vi aeralfluon,
ĝuos la ĉielobluon,
ne evitos ventekskuon...

Notoj

La ll-an de majo 1896 naskiĝis en es­tona kamparana familio la konata Espe­ranto-poetino Hilda Dresen.
En 1913 ŝi konatigis kun Esperanto, ĉe ŝia pli aĝa fratino Helmi. Ambaŭ frati­noj fariĝis gvidantinoj de antaŭmilita es­tona Esperanto-movado.
Jam en 1919 Hilda Dresen partoprenas literaturan agadon de tiutempa Esperan­to-societo "Espero" en Tallinn. Baldaŭ ŝi estas kunlaborantino de "Literatura Mon­do". Ŝia vigla literatura laboro daŭras ĝis 1941, kiam nazioj mortpafas la fratinon Helmi. Nur en 1949 ŝi revenas al sia amata laboro: tradukado. En 1956 ĉirkaŭ ŝi kolektiĝas la restintaj estonaj esperan­tistoj. En ĉiuj Esperanto-revuoj aperas ŝiaj originalaj versaĵoj kaj tradukaĵoj el la estona poezio. Ŝian poezion konatigas tutmonde la "Dekdu poetoj" de K. Ka­locsay (1934) kaj "Esperanta Antologio" (1958). Manuskripto "Sub Polusstelo" kun 120 originalaj poemoj atendas aperi­geblecon, same la tradukitaj versoj.
Hilda Dresen mem diras: "...origi­nale mi verkis nur kvazaŭ inter alie, la traduklaboro ŝajnis al mi ĉiam pli grava".
Bildo: Hilda Dresen (dekstre) kun ŝia kuzino E. Linnuse, ankaŭ vigla esperantistino.
La informoj el: Heroldo de Esperanto, Belgio.
(kaj la poemojn: Pri arboj, kaj Tagoj senkoloraj): N-ro 7 (1416), 42-a jarkolekto, 1-an de majo 1966.
Anemonoj: n-ro 9(1287) 25-a jarkolekto, 16-an de majo 1959 - kaj -
Anemonojn ne deŝiru!: n-ro 6 (1302) 36-a jarkolekto, 1-an de aprilo 1960.
(Alia poemo de Hilda Dresen: www.literaturo.dk/hilda.htm)