John Henry Mackay: La Drinkulo(esperanto) - drinkulo.htm

John Henry Mackay
La Drinkulo.


Tradukisto: Oscar Bünemann.

En frumatena lumo dube hela,
laŭ la senfina ŝtona murserio
palpante, laca, kun la paŝ' ŝancela,
li trenas hejmen sin, post drinkorgio.

El la okuloj de la ebriulo
obstina spito brilas, penetranta,
kaj sur la lipoj de la mizerulo
vidiĝas akra rido malŝatanta:

"En via mondo fia, hipokrita,
perforlo aĉa tenas min ĉikane
Pro tio de la pinto altspirita
mi ĵetis min en koton propramane.

Kaj, kion ne kapablas dum la tago
animo jam delonge sufokita
per fera premo ekster homimago,
per peza ĉeno el mizer' forĝita,

jen, tion donas nokto de ebrio.
Dolorojn de la vivo mi forŝovas,
kaj en kompar' kun mia memkonscio
profunde malestimi vin mi povas!"

Notoj

John Henry Mackay, (1864 - 16.5.1933)
skotlanda/germana poeto kaj verkisto.
El: Esperanto-Praktiko, Berlin
10-a jaro, n-ro 2, februaro 1928.
Traduko el la germana lingvo.