![]() Ivo Andrič: Ponto super la Drino |
|---|
La asigno de la Nobel-premio 1961 por la literaturo al la aŭtoro de "Ponto super la Drino" altiris la atenton de la okcidenta publiko al la verko de la plej granda jugoslava verkisto nuntempe vivanta. Oficiale la nova hotelo estas baptita per la nome de la ponto, ĉe kiu ĝi naskiĝis. Sed la popolo nomas ĉion laŭ sia speciala logiko kaj laŭ tiu malnova signifo kiun io havas por ĝi. Super la enirejo de la hotelo de Caler tre baldaŭ paliĝis la sildo "Hotelo ĉe la ponto", kiun iu soldato, spertulo en la metio, estis pentrinta rigidlitere per malgrasa farbo. La popolo nomis la hotelon "hotelo de Lotika" kaj tiu nomo restis por ĉiam. Ĉar la hotelo apartenis al grasa kaj flegma judo Caler, kiu havas malsaniĝeman edzinon, Debora, kaj du filinetojn, Mina kaj Irena, sed la vera mastro kaj animo de la entrepreno estis bofratino de Caler, Lotika, juna, perfekte bela virino, vidvino, kun libera lango kaj vireca lerteco. En la supra etaĝo de la hotelo estis ses puraj kaj bonordaj gastoĉambroj, en la malsupra du salonoj, la granda kaj la malgranda. En la grandan salonon venadis la pli modestaj gastoj, simplaj civitanoj, suboficiroj kaj metiistoj. La malgranda salono estis apartigita de la granda per pordo el netravidebla vitro sur kiu estis skribite: sur unu alo "Extra" (ekstra) sur la alia: "Zimmer" (ĉambro). Tie estis la centro de la socia vivo por la oficistoj, oficiroj kaj pli riĉa hejma civitanaro. Ĉe Lotika oni kaj trinkis kaj kartludis kaj kantis kaj dancis kaj okazigis seriozajn konversaciojn kaj faris negocojn, kaj bone manĝis kaj pure dormis. Ofte okazis, ke la sama societo de bejoj, vendistoj kaj oficistoj restis ĝis vespero kaj ĝis mateno, kaj eĉ pli longe, ĝis malkonsciiĝo pro drinkado kaj maldormado kaj ĝis blindigo pro kartludado. (Nun oni ne plu kartludas kaŝe kaj sekrete en la nigra sufoka ĉambreto en la gastejo de Ustamujiĉ.) Lotika adiaŭadis la troe drinkintajn kaj la ĉion malgajnintajn, kaj bonvenigadis la novajn, sobrajn, trinkemajn kaj ludemajn. Neniu sciis, nek iu sin demandis, kiam tiu virino ripozas, kiam ŝi dormas kaj manĝas kaj kiam ŝi trovas tempon por sin vesti kaj plibeligi. Ĉar ŝi estis ĉiam ĉi tie - almenaŭ tiel ŝajnis - je ĉies dispono, kun ĉiuj afabla, egala kaj egale kuraĝa kaj sprita. Altstatura, dika, kun malhelblanka haŭto, nigra hararo kaj ardaj okuloj, ŝi havis perfekte certan manieron por konduti kun la gastoj, kiuj abunde postlasis monon, sed ofte, pro drinkado, estis agresemaj kaj impertinentaj. Kun ili ĉiuj ŝi interparolis dolĉe, kuraĝe, sprite, malmilde, flate, trankvilige. (Ŝia voĉo estas raŭka kaj malegala, sed de tempo al tempo transiras al iu malalta kaj karesema rukulado. Kaj ŝi parolis erare, ĉar neniam ŝi bone ellernis la serban lingvon, per sia speciala suka kaj pitoreska lingvo, en kiu la kazoj neniam estas ĝustaloke kaj la genroj de la substantivo neniam stabilaj, sed kiu cetere laŭ la tono kaj senco tute kongruas kun la popola esprimmaniero.) Ĉio el ili havis por sia mono kaj sia tempoperdo ŝian ĉeeston kaj la konstantan ludon de siaj deziroj. Sole tiuj du aferoj estis ĉiam certaj. Ĉio cetera ŝajnis esti sed estis nur ŝajna. Por du generacioj de urbaj riĉulaj kaj belaj malŝparemuloj Lotika estis brilanta, kara kaj malvarma miraĝo ludanta kun la ludo de iliaj sentumoj. En la rakontoj oni mencias tiujn maloftajn opulojn, kiuj kvazaŭ estus havintaj ion de ŝi, sed ankaŭ tiuj ne sciis diri kion kaj kiom. Estis nek simple nek facile lukti kun la riĉaj kaj ebriaj urbetanoj en kiuj ofte vekiĝis neatenditaj friponaj instinktoj. Sed Lotika, senlaca, lerta virino kun frida sentemo, rapida prudento kaj vireca koro, bridis ĉiun furiozon, silentigis ĉiun avidon de frenezumantaj viroj, per neklarigebla ludo de sia perfekta korpo, sia granda ruzo kaj sia ne malpli granda kuraĝo, kaj sukcesis ĉiam kaj ĉe ĉiu inter ili kaj si konservi la necesan distancon, kiu nur des pli forte ekscitis ilian voluptemon kaj plialtigis sian valoron. Ŝi ludis kun la senbridaj viroj en iliaj plej maldelikataj kaj plej danĝeraj momentoj de ebrieco kaj furiozo, kvazaŭ toreadoro kun virbovo, ĉar ŝi rapide ekkonis tiujn homojn kaj facile trovis la ŝlosilon por iliaj ŝajne komplikaj deziregoj kaj por ĉiuj mankoj de tiuj kruelaj kaj voluptemaj sentimentuloj. Ŝi al ili proponadis ĉion, promesadis multon, sed donadis malmulton aŭ pli ĝuste dirite nenion, ĉar iliaj deziregoj jam per si mem estis tiaspecaj, ke ili estis per nenio atingeblaj kaj fine devis kun malmulto kontentigi. Siajn gastojn plej ofte ŝi traktis kiel malsanulojn, homojn kiuj periode ricevas atakojn kaj mensmalklariĝon. Fine, oni povas diri, ke ŝi, spite al ŝia metio, kiu fakte estas nek bela nek tre honesta, estis prudenta virino kun kompatema koro kaj bona naturo, kiu sciis ankaŭ konsoli kaj helpi tiun, kiu ĉe drinkado elspezis pli ol necese aŭ en kartludo malgajnis pli ol li rajtis. Ŝi ilin ĉiujn frenezigis, ĉar ili frenezaj estis naskitaj, trompadis, ĉar ili deziris esti trompataj kaj, fine, prenadis de ili nur tion kion ili jam estis decidintaj forĵeti kaj perdi. Efektive, ŝi perlaboris multe, gardis sian monon kaj tiel jam dum la unuaj jaroj amasigis tutan riĉaĵon, sed samtiel ŝi sciis grandanime kaj sen vortoj "viŝi ŝuldon" aŭ forgesi malgajnon. Al almozuloj kaj malsanuloj ŝi donacadis, kaj kun multe da konsidero kaj delikateco, nerimarkeble kaj sen trudemo helpis la falintajn riĉajn familiojn, orfojn kaj vidvinojn el pli eminentaj domoj, ĉiujn tiujn "hontemajn malriĉulojn" kiuj ne scias peti kaj hezitas akcepti almozon. Kaj tion ŝi faris kun la sama lerteco kun kiu ŝi mastrumis la hotelon kaj tenis je distanco la ebriajn kaj voluptemajn agresivajn gastojn, prenante de ili ĉion kion ŝi povis, donante al ili nenion kaj neniam rifuzante ilin firme kaj definitive. Homoj, kiuj konis la mondon kaj sciis la historion, ofte pensis ke estas domaĝo ke la sorto destinis al ĉi tiu virino tiel malvastan kaj tiel malaltan agadkampon. Se ŝi ne estus tio kio ŝi estas kaj sur la loko kie ŝi estas, kiu scias kio estus kaj kion donus ĉi tiu saĝa kaj humana virino, kiu ne pensas pri ŝi mem kaj kiu, avida sed malegoisma, bela kaj loga sed ĉasta kaj frida, mastrumas iun eturban hotelon kaj malplenigas la poŝojn de eturbaj sentimentuloj. Eble ŝi estus unu el tiuj famaj virinoj pri kiuj la historio parolas kaj kiuj direktas la sorton de grandaj familioj, kortegoj aŭ ŝtatoj, ĉiam plibonigante la aferojn. En tiu tempo, ĉirkaŭ la jaro 1885, kiam Lotika estis plenforta, estis riĉulaj filoj kiuj tagojn kaj noktojn pasigis en la hotelo, en tiu speciala ĉambro kun la pordo el blanka netravidebla vitro. Tie ili kutimis je vespera krepusko, ĉe la forno, endormetiĝi, dormemaj kaj sendormaj jam de la pasinta nokto, forgesante pro dormemo kaj laco kie ili estas, kial ili ĉi tie sidas kaj kiun ili atendas. Profitante tiun paŭzeton, Lotika retiriĝis en malgrandan ĉambreton en la unua etaĝo, destinitan por la servantaro, sed el kiu ŝi faris al si "kancelarion" kaj en kiun ŝi neniun allasis. Tiu malgranda ĉambro estis plenŝtopita per ĉiuspecaj mebloj, fotografaĵoj kaj objektoj el oro, arĝento kaj kristalo. Tie estis kaŝita, malantaŭ la kurteno, la verda ŝtalkaso de Lotika kaj ŝia malgranda skribotablo, nevidebla pro la paperoj, invitiloj, kvitancoj, fakturoj, germanaj gazetoj, eltrancaĵoj pri la kurzoj en la borsoj kaj listoj de loteriaj lotumadoj. En tiu mallarĝa, superŝarĝitakaj sufoka ĉambreto, kies sola fenestreto, malpi granda ol la aliaj en la domo, estis rigardanta el proksime kaj rekte al la unua, plej mallarĝa volbo de la ponto, Lotika pasigis siajn liberajn horojn, kaj vivis tiun alian, kaŝitan parton de sia vivo, kiu apartenis al ŝi. Tiel Lotika, en la horoj de ŝtelita libero, legadis la borsajn raportojn kaj studadis la prospektojn, ordigadis siajn fakturojn, respondadis la leterojn de la bankoj, faris decidojn, donis komisiojn, administris la deponitan monon kaj sendis novajn deponaĵojn. Ĉi tie estis la, al tiuj malsupre kaj al la tuta mondo, nekonata flanko de laboro de Lotika, nevidebla kaj fakta parto de ŝia vivo. Ĉi tie ŝi forĵetadis la ridetantan maskon, kaj ŝia vizaĝo fariĝadis malmola kaj la rigardo akra kaj malhela. El ĉi tiu ĉambro ŝi korespondis kun sia multnombra parencaro Apfelmajer en Tarnovo, edziniĝintaj fratinoj, edziĝintaj fratoj kaj diversaj geparencoj, nuraj judaj mizeruloj el orienta Galicio, dislokigintaj en Galicio, Aŭstrio kaj Hungarujo. Ŝi direktis la sorton de dekduo da hebreaj familioj, penetris ilian vivon ĝis la plej etaj detaloj, decidadis pri edziĝoj kaj edziniĝoj, sendadis la infanojn al lernejoj aŭ metioj, malsanulojn al kuracado, admonadis kaj riproĉadis la mallaboremajn kaj malsparemajn kaj laŭdadis la ŝparemajn kaj entreprenemajn. Ŝi solvadis iliajn familiajn malakordojn, konsiladis okaze de malkonkordoj aŭ dilemoj; instruadis ĉiujn al pli prudenta, pli bona kaj pli digna vivmaniero kaj samtempe ebligis kaj plifaciligis tian vivon. Ĉar ĉiun ŝian leteron sekvis poŝtmandato kun monsumo, kiu ebligos la obeon de ŝia konsilo kaj efektivigon de sia rekomendo, por iun spiritan aŭ korpan bezonon kontentigi aŭ malfeliĉon forigi. En tiu levado de la tuta familio kaj envojigo de ĉiu opa membro, ŝi trovis sian solan veran plezuron kaj kompenson por ĉiuj ŝarĝoj kaj ĉiuj rezignoj de ĉi tiu vivo. Kun ĉiu vira aŭ ina membro de la familio Apfelmajer, kiu leviĝis almenaŭ unu ŝtupon sur la socia ŝtuparo, leviĝis ankaŭ Lotika kaj en tio ŝi trovadis rekompencon por sia laborego kaj forton por la pluaj streĉoj. Sed kelkfoje okazis ke ŝi venis de malsupre el Extra-Zimmer tiom laca kaj naŭzita, ke ŝi emis nek skribi, nek legi leterojn kaj fakturojn, sed simple aliris la fenestreton por satspiri freŝan aeron de la rivero, alian aeron ol tiu malsupre. Ŝia rigardo tiam falis sur la potencan kaj sveltan ŝtonvolbon, kiu fermis la tutan horizonton, kaj sur la rapidan akvon sub ĝi. Sub suno, en krrepuskoj, dum vintra lunlumo aŭ milda lumo de la ŝteloj, ĝi estis ĉiam egala. Ĝiaj flankoj kurbiĝis unu kontraŭ la alia, renkontiĝis en la akuta supro kaj apogadis sin reciproke en perfekta kaj firmega ekvilibro. Kun paso de la jaroj ĝi fariĝis ŝia sola kaj intima panoramo, muta atestanto al kiu ĉi tiu duvizaga judino sin turnadis en la momentoj, kiam ŝi bezonis ripozon kaj freŝecon kaj kiam ŝi en siaj negocaj kaj familiaj zorgoj, kiujn ŝi ĉiam sole solvadis, venis al mortpunkto kaj senelira loko. Sed tiuj ripozmomentoj neniam daŭris longe, ĉar kutime okazis ke ŝin en ili interrompadis kriado de malsupre el la kafejo. Aŭ novaj gastoj postulas ŝian ĉeeston, aŭ vekiĝinta kaj malebriiĝinta ebriulo krias, postulante novan trinkaĵon, bruligon de la lampoj, venigon de orkestro, kaj vokas Lotika. Ŝi tiam forlasadas sian kaŝejon kaj atente ŝlosinte la pordon per speciala ŝlosilo, malsuprenliradas por akcepti la gaston aŭ per sia rideto kaj sia speciala vortaro trankviligi la ebriulon, kiel vekiĝintan infanon, kaj sidigi lin al la tablo ĉe kiu rekomenciĝos la nokta sidado, trinkado, babilado, kantado kaj elspezado. Ĉar tie sube, en ŝia foresto, ĉio detruiĝas. La gastoj malpaciĝas inter si. Iu bejo el Crnĉa, juna, pala, rigidrigarda, disverŝadas ĉiun trinkaĵon kiun oni alportas, trovas mankon en ĉio kaj serĉas kverelon kun la hejmanoj kaj gastoj. Kun mallongaj interrompoj li jam dum pluraj tagoj drinkas en la hotelo, sopiras al Lotika, sed tiom li drinkas kaj tiel ĝemas, ke fariĝas evidente ke lin al tio pelas iu pli profunda, multe pli granda, eĉ al li mem nekonata ĉagreno, ol estas lia nereciprokata amo kaj senkaŭza ĵaluzo kontraŭ la bela judino el Tarnovo. Lotika lin aliras sen timo, leĝere kaj nature. - Kio okazis, Ejub? Vi, zorgo mia, kial krias? - Kie vi estas? Mi volas scii kie vi estas! - balbutas la ebriulo per malaltigita voĉo kaj palpebrumante rigardas al ŝi kvazaŭ al iu vizio. - Ĉi tie oni donadas al mi iajn venenojn por trinki. Oni venenas min, venenas, kaj ne scias ke mi - se mi. - Sidu, sidu trankvile - konsolas lin la virino, ludante per siaj odorantaj blankaj brakoj tute proksime antaŭ lia vizaĝo - sidu, por vi mi trovi de pirdo lakto, se necesa; mi serĉi trinkaŝo por vi. Ŝi alvokas la kelneron kaj ordonas al li ion germane. - Ne parolu kion mi ne komprenas, kaj ne parolaĉu: fircen-fufcen, ĉar mi vi konas min. - Konas, konas, Ejub; mi ne konas pli bonaj ol vi, sed vin - Hm! Kun kiu vi estis, parolu! Kaj la konversacio inter la ebria viro kaj sobra virino daŭrigas senfine, sensence kaj senrezulte, ĉe botelo da iu multekosta vino kaj ĉe du glasoj; unu de Lotika, ĉiam plena, kaj alia de Ejub, sencese plenigata kaj malplenigata. Kaj dum la beja nenifarulo balbutas kaj sensence babilaĉas per ŝvelinta lango pri amo, pri morto, pri ĉagreno sen kuracilo, kaj similaj aferoj, kiujn Lotika scias parkere, ĉar ĉiu ebriulo ĉi-tiea parolas la samon, per similaj vortoj, ŝi levigas, aliras aliajn tablojn, ĉe kiuj sidas la ceteraj gastoj kiuj regule dum krepusko kolektiĝas en la hotelo. Ĉe unu tablo estas junaj mastroj apenaŭ komencantaj eliradi kaj trinki, urbetaj snoboj al kiuj la gastejo de Zarije estas enuiga kaj tro primitiva, sed kiuj ankoraŭ hontetas en ĉi tiu hotelo. Ĉe alia estas oficistoj, fremduloj kun kelkiu oficiro, kiu por tiu tago forlasis la oficirkazinon kaj descendis al la civila hotelo, ĉar intencas de Lotika peti urĝan prunton. Ĉe la tria estas inĝenieroj kiuj konstruas arbarfervojon por eksportado de ligno. Tute en la angulo sidas kaj ion kalkulas mastro Paŭlo Rankoviĉ, unu el la pli junaj sed pli riĉaj mastroj, kaj iu aŭstro, entreprenisto ĉe la fervojkonstruado. Mastro Paŭlo estas en turka vestaĵo kun ruĝa fezo, kiun li ne deprenas en kafejo, kun etaj okuloj kiuj similas al du helaj, nigraj kaj oblikvaj fendoj en la granda pala vizaĝo, sed kiuj povas eksterordinare vastiĝi kaj fariĝi grandaj, brilaj kaj diable ridetantaj, en esceptaj, maloftaj momentoj de ĝojo kaj triumfo. La entreprenisto estas en griza vestaĵo, sporte tajlita, kun altaj flavaj "laĉŝuoj" ĝisgenuaj. La entreprenisto skribas per ora skribilo sur arĝenta ĉeno, kaj mastro Paŭlo per dika mallonga krajonaĉo, kiun jam antaŭ kvin jaroj forgesis en lia butiko iu ĉarpentisto, armea majstro, aĉetante najlojn kaj hokojn. Ili estas farantaj kontrakton pri la nutrado de la laboristoj ĉe la fervojkonstruado. Tute dronintaj en la negocon ili multiplikas kaj adicias; vicigas nombrojn, unujn videblajn, sur la papero, per kiuj ili devas persvadi kaj trompi sin reciproke, kaj aliajn nevideblajn, en la kapo, per kiuj ili streĉe kaj rapide kalkuladas, ĉiu por si mem, la kaŝitajn ŝancojn kaj profitojn. Por ĉiu el tiuj gastoj Lotika trovas adekvatajn vortojn, larĝan rideton aŭ nur mutan rigardon, plenan je komprenemo. Kaj ŝi ree venas al la juna bejo, kiu denove fariĝas maltrankvila kaj agresema. Nokte, dum la diboĉado kun ĉiuj ĝiaj tumultaj, afekciaj, ploraj kaj maldelikataj fazoj, kiujn ŝi bone konas, ŝi ree trovos momenton de kvieto, dum kiu ŝi povos reiri en sian ĉambron kaj ĉe la lakteca lumo de la porcelanlampo daŭrigi sian ripozon aŭ sian korespondadon, ĝis iu nova sceno ekestos malsupre kaj ŝi estos vokita. Kaj morgaŭ estos alia tago, alia aŭ la sama beja ebria kaj kaprica malŝparulo, kaj por Lotika la samaj zorgoj kiujn ŝi devas zorgi ridetante,kaj la sama laboro kiu ĉiam ŝajnas facila, senbrida ludo. |
| Notoj |
|---|
Ivo Andrič (9.10.1892 - 13.3.1975), bosnia/kroata aŭtoro. Nobel-premiito 1961. Novelo el: Heroldo de Esperanto, n-ro 17 (1347), 38-a jaro, 16-an de oktobro 1962.
|