Ed. Sykora: Du fabloj - Pentofaro de la lupoj: (esperanto) - dufabloj.htm

Ed. Sykora:
La malsaĝa pirolo - Abelo kaj kolombo -
Pentofaro de la lupoj.

(Verkitaj laŭ Michaelis (1791).

La malsaĝa pirolo.

Pirolo post esplorvojaĝo
Veninte hejmen, stulta ja,
Kunvokis sian gentanaron,
Raportis pri la grandsciaĵ':
"Ni ĉiam nur sen avantaĝo
Ĉi tie vivis; sed mi, ha!
Mi vidis cikonian paron
Nestkonstruadi en altaĵ'!
Ne kiel ni en densbranĉaro
Ĝi havas sian liton, ne!
Liberaero ĝin ĉirkaŭas
En nesto sur la domtegment'."
Nun ili sekvis en la faro,
Imitis ĝin. Sed jen, ho ve!
Pluvego de l' ĉielo falas,
Fornaĝas nestoj, juna gent'.

Abelo kaj kolombo.

Abelo trinkanta enfalis riveron,
Kolombo ripozis en verda branĉar'.
Ĝi ĵetis folion de supre en akvon
Kaj savis l' etulon per tiu bonfar'.
Kaj foje kolombon ĉasisto ekvidis,
Li celis, pafilon premante, al vang'.
Subite abelo en manon lin pikis,
Maltrafis la pafo, ne fluis la sang'.
Jen, homoj, modelon sekvindan vi havas
Kaj agu laŭ ĝi, ĉu sinjoro, subul'.
Ja povas okazi, ke panon redondas
Al vi en mizero, pro dank', almozul'.

Pentofaro de la lupoj.

Du lupoj, sataj de la lastaj raboj,
Komencas preĝi en konsent'.
Ekfluas larmoj pro la pent',
Aŭdiĝas singultante nur silaboj.

"Ho - senkompataj - ni - sovaĝaj bestoj!
Malbonon - ĉiam - kaŭzis ni.
Ja vidis - ĉion - la abi',
Doninta ombron densan - por siestoj.

Tro multai ŝafoj - perdis jam la vivon.
Patrinoj blekas pro la id'.
Sed nun ni penu, ke malfid'
Al lupo certe perdu la motivon."

"Vi pravas, frato," diris tuj la dua.
"Ni pliboniĝu. Kaj de nun
Ni vivu nur por nia pun'."
"Do, tiel estu!" finis la unua.--

Sed rande de l' arbaro sen suspekto
Paŝtiĝas ŝafo. - "Ĉu la pent'
Jam estu nun? Ho frato! Tent'
Min kaptas pro bongusto de l' objekto."

"Bonŝanco tia ne revenos, frato.
Ankoraŭ tiun ŝafon nur!
Kaj poste estu nia ĵur'
Sekvata tuj senĉese de preĝado."

* * *
"Ho, bestoj malfidelaj," ni tuj diras,
Kondamnas ilin pro la far'.
Sed vidu: Ĉu ne la homar'
La bonintencojn ankaŭ nur prokrastas?

Notoj
La aŭtoro: Eduard Sykora, Wien, - mi ne havas informojn pri li.
Pentofaro... el Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio. N-ro 8 (869), 23-an de februaro 1936.
La aliaj: El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 11 (906), 22-an de decembro 1936. - Redaktoro (ambaŭ): Teo Jung.