Rusa popolfabelo: La Duonfilino. Tradukis el la rusa: D. Staritsky. - duonfilino.htm

Rusa popolfabelo

La Duonfilino.

Tradukis el la rusa: D. Staritsky.

En iu regno, en ne konata reĝlando, vivis geedzoj. Ili havis filinon, ŝia nomo estis Manjo.

Vivis ili, vivis, malfelicon ne konis, sed venis malfeliĉo ne vokita, ne petita: mortis la patrino de Manjo.

La patro de Manjo edziĝis al alia virino kaj naskiĝis al ili filino.

Kreskas la knabinetoj.

Manjo kun ĉiu tago plibeliĝas, kiel printempa floro, sed la filino de la duonpatrino estas tiel malbona kaj malbela, ke oni eĉ rigardi ŝin ne volas.

Komencis pensi la duonpatrino, kiamaniere ŝi povus pereigi Manjon, kaj ricevis la ideon sendi ŝin al la lago por lavi tolaĵon.

Sed tiu lago estis timiga: en ĝi loĝis najadoj. Volis foje juna kamparano rigardi la najadojn, sed ili fortrenis lin sur la lagofundon, kaj de tiu tempo oni komencis timi tiun lokon.

Alvokis la duonpatrino Manjon kaj diras al ŝi:

- Iru al la lago por lavi la tolaĵojn!

Ekploris Manjo, sed ne kuraĝis malobei. Prenis ŝi la korbon kuri la tolaĵo kaj foriris.

Venis ŝi al la lago kaj vidas, ke sin banas en ĝi belegaj knabinoj, kun longaj verdaj haroj.

- Nu, - pensas Manjo, - venis miaj lastaj vivminutoj.

Sed la najadoj, vidante ŝian malĝojon, ne faris al ŝi malbonon; ili demandis ŝin, kial ŝi venis, kaj kiam ili eksciis la veron; ili rekompencis ia malfeliĉulinon, per kio ili povis.

Unu el ili diris al Manjo:

— Kien ajn vi paŝos, tie elkreskos floroj!

La alia aldonis: — Kiam vi parolos, el via buŝo verŝiĝos agrabla bonodoro.

Kaj la tria, sin turnante al la knabino, aldonis:

— Kiam vi lavos vian vizaĝon, en la akvo aperos peco da oro.

Ekĝojis Manjo, ke la najadoj ne faris al ŝi malbonon, kaj iris hejmen.

Pli ol antaŭe ekbrulis pro kolero la koro de la duonpatrino. Ekturmentis ŝin envio. Kaj jen ŝi sendis sian propran filinon al la najadoj.

Ekvidis la najadoj, ke al ilia lago venas knabino kaj demandas:

— Kion vi bezonas, belulino?

— Mi ne havas tempon paroli kun vi, — maldelikate respondis al ili la knabino, - pridonacu min, kiel mian fratinon Manjo, kaj iru for.

Ekkoleris la najadoj kaj faris al ŝi donacojn, sed ne tiajn, kiajn al Manjo.

La unua diris:

— Kie ajn vi irados, - tie elkreskos urtiko.

La dua:

— Kiam vi ekparolos;, el via buŝo eliros malbonodoro.

La tria:

— Kiam vi komencos lavi vian vizaĝon, en la akvo aperos butoj.

Alvenis la duonpatrina filino kaj alportis siajn donacojn.

Ekploris la duonpatrino, sed nenio estis farebla. Kaj la vivo de Manjo fariĝis ankoraŭ pli malbona: mordriproĉadis ŝin la malbona virinaĉo.

Ĉu rapide aŭ malrapide, sed malproksimen disiris la famo pri la beleco de Manjo, kaj atingis eĉ la caron.

Alvokis la caro siajn korteganojn kaj diras al ili:

- Veturu, venigu la belulinon Manjon: mi volas al ŝi edziĝi!

Alveturis la caraj senditoj en la domon de Manjo kaj ordonas al la duonpatrino veturigi ŝin al la caro.

Veturigis la duonpatrino Manjon al la caro, kaj kunprenis ankaŭ sian filinon. Veturas ili kaj dum la veturo la duonpatrino diras al Manjo:

- La ĉevaloj laciĝis, oni devas doni al ili ripozon; ni iru dum tiu tempo en la arbaron por ŝirkolekti berojn.

Iris ili en la arbaron. La duonpatrino kondukis Manjon en la densejon, prenis de ŝi la multekostan; vestaĵon, belvestis per ĝi sian propran filinon kaj al Manjo elpikis; la okulojn kaj lasis ŝin en la arbaro.

Alveturigis la duonpatrino al la caro sian filinon.

Ekvidis ŝin la caro kaj miras, ĉar kie ŝi ekpaŝas, tie elkreskas urtiko, kaj kiam ŝi ekparolas, la tuta ĉambro pleniĝas de malbona odoro.

- Ĉu tiuj estas la donacoj de mia fianĉino? - ekkriis mirigite la caro. - Forkonduku ŝin plej rapide de ĉi tie! Mi vidas, ke oni min kruele trompis.

Sed la patrino de la knabino komencis certigi la caron, ke tio venas de laciĝo, kaj petis lin ne forpeli ŝian filinon ĝis la morgaŭa tago:

La caro konsentis.

Intertempe Manjo vagadis en la arbaro kaj maldolĉe plendis pri sia sorto. Laciĝis la malfeliĉulino kaj sidiĝis sub arbon, sidas ŝi kaj pensas:

— Certe mi devas morti de malsato, aŭ sovaĝa besto min disŝiros: Se mia kara patrinjo ankoraŭ vivus, ne okazus al mi tia malfeliĉo.

Subite alflugis birdeto, sidiĝis sur la arbon kaj ekparolis per homa voĉo:

— Ne ploru, Manjo! Kolektu matenan roson de la folioj de ĉi tiu arbo kaj malsekigu per ĝi viajn okulojn.

Manjo obeis kaj en la sama momento komencis vidi, kiel antaŭe.

Eliris la knabino el la arbaro kaj iris al la cara palaco.

Iras ŝi, kantetas, sur ŝiaj postesignoj floroj elkreskas, kaj el ŝia buŝo bondoro disfluadas.

Ekvidis la caro la belulinon kaj tiel ŝi ekplaĉis al li, ke li tuj ordonis al ŝi sin prepari por la edziĝfesto, kaj la duonpatrinon-trompantinon kun ŝia filino ordonis forpeli el la palaco.

Notoj
La bildo de la birdo=Nizo.
El: La Praktiko, n-ro 12, 18-a jareldono, decembro 1954.
(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: