Jenö Wallesz: Du malhelruĝaj rozoj (esperanto) - durozoj.htm

Jenö Wallesz
Du malhelruĝaj rozoj

Tradukisto: Maks Federl
... el la germana.

Estis antaŭ kvin jaroj. Kun mia amikino mi faris ekskurson al insulo. Dumvoje mi eniris florbutikon kaj aĉetis du malhelruĝajn rozojn. Longe ni promenis sur la in­sulo, kaj kiam malheliĝis, ni estis preskaŭ solaj en tiu paradizo. Estis jam malfrue en la vespero, kiam ni hejmeniris. Jen subite haltis la knabino kaj honteme konfesis al mi, ke ambaŭ rozojn ŝi forgesis sur la herb­ejo. Ni reiris, kaj longe ni serĉis en la mal­helo; sed la rozojn ni ne trovis. Kun prem­ita humoro ni forlasis la insulon.

* * *

Por ĝojigi mian amatinon, mi iris la sekv­intan tagon en florbutikon kaj postulis tie du velkintain malhelruĝajn rozojn. Oni ri­gardis min mirigite: evidente tiu kliento ne estas tute normala. Estis fakte ja strange, ke iu postulas ĝuste velkintajn rozojn. Oni prezentis al mi ĉiujn rozojn, sed mi trovis neniun, kiu aspektis kiel tiuj, kuŝintaj dum dek aŭ dekdu horoj sur la herbejo. La iluzio devos esti kompleta.

Mi eniris duan florbutikon, sed ankaŭ tie mi ne ricevis velkintajn rozojn. Mi trami­gris tiel la duonan urbon, ĝis mi fine trovis du velkintajn malhelruĝajn rozojn ĉe strat­vendisto. Feliĉega mi rapidegis kun ili al mia knabino kaj diris al ŝi kun ioma ri­proĉo en la voĉo:

"Jen, kion mi faras por vi! Mi jam tre frue rapidis al la insulo por alporti la for­gesitajn rozojn. La tutan nokton mi suferis; min turmentis la konscieneco pri ĉi tiu floroj. Sed vi, vi certe dormis kviete. Nu jes, ja temis nur pri du rozoj! Jen, tio estas la diferenco inter mia kaj via amo: por mi tio estas sankta, kion vi tuŝis per viaj li­poj, sed por vi la donaco de mia adorado signifas tiel malmulte!"

Mia vortoj tre ofendis mian amikinon. Post kiam mi estis transdoninta ambaŭ rozojn, ŝi paŝis kun pleja animkvieteco al spegultablo, eltiris keston kaj prenis el ĝi du velkintajn rozojn. Post tio ŝi diris:

"Se vi ne estus tiom troiginta, mi nun ne senmaskigus vin. Sed post kiam vi prezentis min sentmalriĉa, ĉar mi ne rapidis al la insulo pro la rozoj, mi devos pruvi al vi, ke mi pli frue ellitiĝis ol vi."

Mi ne plu tre precize rememoras, kion mi balbutis post tio. Sed fakto estas, ke eĉ hodiaŭ min kaptas sento de malbonfarto, kiam mi pensas pri tiu sceno. Nia amikeco estis post tio ne plu serena, ĉar inter ni estis mia mensogo.

Post kvar tagoj ni ree veturis al la insulo. Mi mem proponis tiun ekskurson. Mia amikino ja komence sentis malinklinon pri la plano, sed poste konsentis. Ni travagis la insulon laŭlarĝe kaj laŭlorge, kaj trovis nin subite starantaj apud tiu arbetaĵo, mal­antaŭ kiu ni tiom arde kisis nin antaŭ kvar tagoj. Embarasite ni staris tie, kaj senvorte ni fiksrigardis al la tero. Mi turnis min, sed ŝi kaptis subite mian brakon kaj for­tiris min. Mi rigardis flanken kaj rimarkis sur la herbejo la du velkintain malhelruĝajn rozojn ...

Tio estis nia lasta promeno. Ni ne plu kunvenis. Kaj post tiu tempo mi estas su­perstiĉa, kaj neniam plu mi donacos rozojn al sinjorino.

Notoj

Jenö Wallesz (ni ne havas informojn pri li, eble li estas hungara...)
El: Heroldo de Esperanto, Köln.
N-ro 14 (823), 16-a jarkolekto, 7-an de aprilo 1935.
Redaktoro: Teo Jung.