|
|
|---|
|
1.
Jen mateno, jen Edeno,
Nuda, blanka la mastrino
Jen Adam' kun mastra teno
|
2.
Staras ŝi pente sub ruĝa nub', palpas al sia folia jup' li en kalsono verd' krampo kaj ĝem' inerta. Ĝoje rikanas sur l' arb' serpent' voston ĝi svingas pro l'venka tent'. Flavpantalona kerubo levas hakilon al nubo.
Paco rompita - jen venis kriz'
For la mateno de l' firmament'
|
| Notoj |
|---|
(El la Dalekarli-aj pentraĵoj de E.A.Karlfeldt).
Tradukis: F. Szilágyi.
Erik Axel Karlfeldt - 1864-1931. Dumviva sekretario en kaj ano de Sveda Akademio. Unu el la plej famaj svedaj poetoj. Aliaj verkoj de E.A.Karlfeldt: Vidu la Enhavo-liston.
El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
|