J. H. A. Sens: "Ekzamenitis" (esperanto) - ekzamenitis.htm

J. H. A. Sens;

"Ekzamenitis"

Por akiri karieron,
Notu tiun ĉi aferon:
Vi ja trovos grandan penon,
Ne farinte ekzamenon.

Se vi petas pri ofico,
Oni diras kun malico:
Ni jes donas intervenon,
se vi faris ekzamenon.

La hejtisto prikalkulas,
Ke la karbo nur forbrulas,
Kiam helpas oksigeno:
Lin instruis ekzameno.

Akvo estas nur kombino -
- Diras nia servistino -
­Oksigen' kaj hidrogeno:
Scias mi laŭ ekzameno.

La vendisto de legomoj
Vin klarigas ke la pomoj
Iam kreskis en Ateno! -
Tiel diras ekzameno.

Se en koron venas flamo
De nerezistebla amo,
Sciu ke sen iu ĝeno
Al vi servas ekzameno.

Studas vi matematikon,
Havas A-plus-B-efikon,
­A sen B nur estas jeno:
Esperanto-ekzameno!

Ne-studintojn oni ridas,
Nur la teorion fidas:
Kiam brilas la mieno
Pro farita ekzameno.

Posedanto de diplomo
Estas tre feliĉa homo:
Ĉion venkas li sen peno
Dank' al sia ekzameno.

Pli valoras intelekto
Ol la ekzamen-elekto,
­Mi deklaras sen deteno,
Ho ŝatata ekzameno!

Notoj
J. H. A. Sens, ni ne havas precizajn informojn pri li, sed eble li estas nederlandano.
El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 29 (1034), 20-a jarkolekto, 6-an de aŭgusto 1939.
Redaktoro: Teo Jung.