Vere! Nervoza, tre, tre terure nervoza mi estis kaj estas; sed kial insisti, ke mi frenezas? La malsano akrigis miajn sentojn, ne detruis, ne stultigis ilin. Precipe la aŭdosento estis akra. Mi aŭdis ĉion en la ĉielo kaj la tero. Mi aŭdis multon en infero. Kiel, do, freneza? Aŭskultu! kaj rimarku kiel sane, kiel flegme, mi povas rakonti al vi la tutan historion.
Neeblas diri kiel la ideo unue eniris mian cerbon; sed naskite, ĝi obsedis min tage kaj nokte. Mankis celo. Mankis pasio. Mi amis la maljunulon. Neniam li
ofendis min. Neniam li insultis min: Lian oron mi neniel deziris. Eble estis lia okulo! jes, estis tiu! Li havis okulon de vulturo - okulon pale bluan, kovritan de tavoleto. Kiam ajn ĝi trafis min, mia sango frostiĝis; kaj tial, grade - tre grade - mi decidis mortigi la maljunulon, kaj tiel por ĉiam iiberigi min de la okulo.
Nu, jen la punkto. Vi opinias min freneza. Frenezuloj scias nenion. Sed se min vi vidus, vi do vidus, kiel sagace mi agis - per kia singardo - per kia antaŭvido
- per kia ruzo mi eklaboris! Neniam mi estis pli afabla al la maljunulo ol dum la tuta semajno antaŭ ol mi mortigis lin. Kaj ĉiunokte, ĉirkaŭ noktomezo, mi turnis la anson de lia pordo kaj ĝin malfermis ho, tiel garde! Kaj poste, kiam mi jam faris aperturon sufiĉe larĝan por la kapo, mi enmetis ŝirm-lanternon, tute fermitan; fermitan tiel, ke neniu lumo elbrilis, kaj poste enŝovis mian kapon. Ho, vi ridus vidante kiel ruze mi enŝovis ĝin! Mi movis ĝin grade - tre, tre grade, por ne interrompi la dormon de la maljunulo. Kostis al mi horon enmeti mian tutan kapon tra la aperturo sufiĉe por vidi lin kuŝantan sur la lito. Ha! - ĉu frenezulo estus tiel saĝa? Kaj kiam mia kapo estis tute en la ĉambro, mi malfiksis la lanternon garde - ho, tiel garde - garde (ĉar la ĉarniroj knaris) - mi malfiksis ĝin ĝuste tiel, ke sola lumradio trafis la vulturokulon. Kaj ĉi tion mi faris dum sep longaj noktoj ĉiunokte ĝuste ĉe la noktomezo - sed mi trovis la okulon ĉiam fermita; kaj tial neeblis fari la agon; ĉar ne la maljunulo ĉagrenis min, sed lia Fia Okulo. Kaj ĉiumatene, kiam tagiĝis, mi eniris la ĉambron sentime, kaj parolis al li kuraĝe, nomante lin per amika tono, kaj demandante kiel li pasigis la nokton. Do vi vidas, ke li ja estus tre sagaca maljunulo se li suspektus ke ĉiunokte, ĝuste ĉe la dekdua, mi spionas al li dum li dormas.
Je la oka nokto mi estis pli ol kutime singarda malfermante la pordon. La
minutmontrilo de poŝhorloĝo moviĝas pli rapide ol moviĝas mia mano. Neniam antaŭ tiu nokto mi sentis la amplekson de miaj propraj kapabloj - de mia sagaco. Mi povis apenaŭ enteni miajn sentojn de triumfo. Prezentu al vi, ke jen mi estas, malfermanta la pordon iom post iom, kaj li eĉ ne divenas miajn sekretajn agojn aŭ pensojn. Mi vere subridis je la ideo; kaj eble li aŭdis min; ĉar li movis sin sur la lito kvazaŭ ektimigita. Nu, vi eble opinias, ke mi retiris min - sed ne. Lia ĉambro estis peĉe nigra pro la densa mallumo (ĉar la fenestro-kovriloj estis sentrue fermitaj, pro timo pri rabistoj) kaj tiel mi sciis, ke li ne povas vidi la aperturon ĉe la pordo, kaj mi ŝovadis senhalte, senhalte.
Mi jam havis la kapon ene, kaj estis malfermonta la lanternon, kiam mia dikfingro ekglitis sur la lada fermilo, kaj la maljunulo eksidis en la lito, elkriante:
"Kiu estas tie?"
Mi restis senmova kaj diris nenion. Dum tuta horo mi eĉ ne movis muskolon, kaj dume mi ne aŭdis lin rekuŝi. Li estis sidanta en la lito aŭskultante - same kiel faris mi, nokton post nokto, aŭskultante la anobiojn en la muro.
Baldaŭ mi aŭdis ĝemeton, kaj sciis, ke ĝi estas la ĝemo de morta teruro. Tio ne estis ĝemo de doluro aŭ aflikto - ho ne! - tio estis la mallaŭta, sufoka sono, kiu leviĝas el la fundo de l' spirito troŝarĝita de teruro. Mi bone konis la sonon. Multajn noktojn, ĝuste ĉe la noktomezo, kiam la tuta mondo dormis, ĝi eltiris sin el mia propra brusto, emfazante per sia terura eĥo la timegojn, kiuj frenezigis min. Mi diras, ke mi konis ĝin bone. Mi sciis, kion sentas la maljunulo, kaj kompatis lin, kvankam mi subridis en la koro. Mi sciis, ke li kuŝis sendorme ekde la unua brueto, kiam li turnis sin en la lito. De tiam liaj timoj estis kreskintaj ĉirkaŭ li. Li estis peninta imagi ilin senkaŭzaj, sed ne povis. Li estis dirinta al si: "Estas nenio krom la vento en la kamentubo; estas nur muso, kiu transkuras la plankon" aŭ "Estas nur grilo, kiu faras solan ĉirpon." Tute vane; ĉar Morto, alproksimiĝante lin, pasis kun la nigra ombro antaŭ si kaj envolvis la viktimon. Kaj estis la morna influo de la nerimarkata ombro, kiu igis lin senti - kvankam li nek vidis nek aŭdis - senti la ĉeeston de mia kapo en la ĉambro.
Kiam mi jam atendis longan tempon, tre pacience, ne aŭdinte lin rekuŝi, mi decidis malfermi etan - tre, tre etan fendon en la lanterno. Do, mi malfermis ĝin - vi ne povas imagi kiel ruze, ruze - ĝis fine sola malhela radio, kvazaŭ la fadeno de araneo, elŝutis sin el la fendeto kaj trafis ĝuste sur la vulturokulon.
Tiu estis malfermita - larĝe, larĝe malfermita - kaj mi furioziĝis dum mi rigardadis ĝin. Mi vidis ĝin tute klare - tute malhela bluo, kun fia vualo antaŭ ĝi, kiu frostigis eĉ la medolon en miaj ostoj; sed mi povis vidi nenion alian el la maljunulaj vizaĝo kaj korpo: ĉar mi celigis la radion, kvazaŭ instinkte, ĝuste sur la damnitan punkton.
Kaj nun, ĉu mi ne sciigis vin, ke tio, kion vi erare opinias frenezo, estas
simple trovigleco de la sentoj? - nun, mi diras, trafis miajn orelojn mallaŭta, obtuza, rapida sono, tia, kian faras poŝhorloĝo envolvita en vato, Mi bone konis ankaŭ tiun sonon, Ĝi estis la pulsado de la maljunula koro, Ĝi instigis mian furiozon, kiel la batado de tamburo stimulas la soldaton ĝis kuraĝo.
Sed eĉ nun mi detenis min kaj restis senmova, Mi apenaŭ spiris, Mi tenis la lanternon senmova, Mi elprovis kiel konstante mi povas celigi la radion sur la okulon, Dume la infera tamtamado de la koro plilaŭtiĝis. Ĝi igis pli kaj pli kaj pli laŭta ĉiumomente. La teruro de la maljunulo nepre estis ekstrema! Ĝi igis pli laŭta, mi diras, pli laŭta ĉiumomente! Ĉu vi komprenas bone? Mi sciigis vin, ke mi estas nervoza: tia mi estas, Kaj nun ĉe la morta horo de la nokto, en la terura silento de tiu antikva domo, tiu sono tiel stranga incitis min ĝis neregebla timego, Tamen, ankoraŭ kelkajn minutojn mi detenis min kaj staris senmova, Sed la batado igis pli laŭta, pli laŭta! Mi pensis, ke la koro devos krevi. Kaj nun nova zorgo ekpremis min - la sonon aŭdos najbaro! Jam venis la horo de la maljunulo! Kun laŭta kriego mi ĵetis malferma la lanternon kaj ensaltis la ĉambron. Li kriis unufoje - nur unufoje. En momenta mi trenis lin al la planko kaj tiris la pezan liton super lin. Poste mi ridetis gaje, trovante la agon tiagrade farita. Sed dum kelkaj minutoj la koro batis plu per obtuza sono. Ĉi tio tamen ne ĝenis min; oni ne aŭdos ĝin tra la muro. Fine ĝi ĉesis. La maljunulo estis morta. Mi forprenis la liton kaj rigardadis la kadavron. Jes, li estis tute morta. Mi metis la manon sur lian koron kaj tenis ĝin tie dum kelkaj minutoj. Estis neniu pulsado. Li estis tute morta, Lia okulo ne plu ĉagrenos min.
Se vi ankoraŭ opinias min freneza, vi ne plu opinios tiel, kiam mi priskribos
la saĝajn antaŭzorgojn, kiujn mi faris por la kaso de la kadavro. La nokto pasadis kaj mi laboris rapide sed silente. Unue mi dismembrigis la kadavron. Mi detranĉis la kapon, la brakojn kaj la krurojn.
Poste, mi levis tri tabulojn el la planko, kaj enmetis ĉion inter la trabojn. Mi remetis la tabulojn tiel lerte, tiel ruze, ke neniu homa okulo - eĉ ne lia - povus trovi ion manka. Nenio restis lavota neniu makulo - neniu ajn signo de sango. Mi estis tro ruza por tio. Kuvo kaptis ĉion - ha! ha!
Kiam mi finis ĉi tiujn laborojn, estis la kvara horo - ankoraŭ same mallume, kiel ĉe la noktomezo, Kiam la sonorilo sonis la horon, aŭdigis frapado ĉe la strata pordo. Mi malsupreniris por malfermi ĝin kun ĝoja koro - ĉar kion mi nun timu? Envenis tri viroj, kiuj tute ĝentile prezentis sin kiel oficirojn de la polico. Kriegon aŭdis najbaro dum la nokto: suspekto pri atenco naskigis: informon oni donis ĉe la policejo, kaj ilin (la oficirojn) oni komisiis serĉi la lokon.
Mi ridetis, ĉar kion mi timu? Mi bonvenigis la sinjorojn. La kriego, mi diris, estis mia propra en sonĝo. La maljunulo, mi menciis, estis for en la kamparo. Mi kondukis miajn vizitantojn tra la tuta domo. Mi petis, ke ili serĉu - serĉu bone. Mi kondukis ilin fine al lia ĉambro. Mi montris al ili liajn trezorojn sekuraj, netuŝitaj. Pro la entuziasmo de mia memfido, mi enportis seĝojn en la ĉambron, kaj petis ilin ĉi tie ripozi post la laboroj, dum mi mem, pro la senzorga aŭdaco de mia perfekta triumfo, metis mian propran seĝon ĝuste sur la lokon, sub kiu kuŝis la kadavro de la viktimo.
La oficiroj estis kontentaj. Mia sinteno konvinkis ilin. Mi estis unike facilkonduta. Ili sidis, kaj dum mi respondis bonhumore, ili babilis pri ĉiutagaj aferoj. Sed postnelonge mi sentis min paliĝanta, kaj deziris ilin foraj. Mia kapo doloris, kaj mi imagis tintadon en miaj oreloj: sed ankoraŭ ili sidis kaj babilis. La tintado iĝis pli klara: ĝi daŭris kaj iĝis pli klara. Mi parolis pli senzorge por forigi la senton; sed ĝi daŭris kaj iĝis pli klara, ĝis fine mi konstatis, ke la sono estis ne en la oreloj.
Sendube mi igis tre pala; sed mi parolis pli flue kaj per pli alta voĉo. Tamen la sono plilaŭtiĝis - kaj kion mi povis fari? Ĝi estis mallaŭta, obtuza, rapida sono - tre simila al tia sono, kian faras poŝhorloĝo envolvita en vato. Mi ekglutis senspire - kaj ankoraŭ la oficiroj ne aŭdis ĝin. Mi parolis pli rapide, pli fervore; sed la sono grade plilaŭtiĝis. Mi leviĝis kaj argumentis pri bagatelaĵoj per alta voĉo kaj kun furiozaj gestoj; sed la sono grade plilaŭtiĝis. Kial ili ne foriras? Mi paŝadis la plankon tien kaj reen per pezaj paŝoj kvazaŭ ekscitita ĝis frenezo pro la asertoj de la viroj - sed la sono grade plilaŭtiĝis. Ho, Dio! kion fari? Mi ŝaŭmis, mi furiozis, mi blasfemis. Mi eksvingis la seĝon sur kiu mi antaŭe sidis, kaj grincigis ĝin sur la tabulojn, sed la sono leviĝis super ĉio kaj daŭre plilaŭtiĝis. Ĝi iĝis pli laŭta - pli laŭta - pli laŭta! Kaj ankoraŭ la viroj babilis ĝentile, kaj ridetis. Ĉu eblas, ke ili ne aŭdas ĝin? Potenca Dio! - ne, ne! Ili aŭdas! - ili suspektas! ili scias! - ili mokas mian teruriĝon! - Tion mi pensis, kaj tion mi pensas. Sed pli bona estus io ajn, ol ĉi tiu angoro! Pli tolerebla estus io ajn, ol ĉi tiu mokado! Mi ne povis elteni plu tiujn hipokritajn ridetojn! Mi sentis, ke mi devas elkrii aŭ morti! kaj nun - denove! - Aŭdu! pli laŭte! pli laŭte! pli laŭte! pli laŭte!
"Kanajloj!" mi kriegis "ne plu ŝajnigu! Mi konfesas la krimon! Elŝiru la tabulojn! Jen, ĉi tie! - estas la batado de lia abomena koro!"