G. Englert: Poemo - 1954 -1957 - 1958 - 1959 - 1960 - 1964. - englert.htm

G. Englert:

Poemo - 1954 -1957 - 1958 - 1959 - 1960 - 1964.

Poemo.

Se Dio donus lingvon al la bestoj,
ili komprenus la valoron
de l' Di-donaco kaj parolus.

Sed ni favorkreitoj d' Eternulo
ni nutras nian silentadon
rigidaj kiel ŝtonoj,
ĝis kiam - ve! - ni krios,
krios pro doloroj.

Sinjoro, fendu tiun maron de silento!
Ree donante al ni la lingvon,
gvidu nin kun-kunen!

Benita estu, kiu diros
kiel unua:
Vi frato, ni parolu!

1954.

Kontentaj - sed neniam
kontentaj pri ni mem -
ni diru je komenc' de ĉiu jaro
konsentan jeson al la vivo.

Se ofte restas la malbon' senpuna
kaj malbonfartas homoj pro fervoro
la Dian ordon realigi:
ne plendu, danku!

Pli ol feliĉo gravas libereco:
tirite ne de timo nek espero
la bonon fari
sole pro la bono.

1957.

Sojlo de l' jaro,
pordo al necerto:
ni eniru ĝin
respekte.

Ni ne esploru,
kio atendas nin.

Doloro estos
- ne pli ol ni
povos suferi -,
novaj tasko kaj komenco,
frato nin bezonata,
vespero,
horo de medito,
kaj, ho feliĉo:
plua paŝo
al Eterneco.


1958.


Kio do estas jaro? Kio mem jarcento?
Nur gutoj en la riverego de l' monda historio.
Mutaj kaj forgesemaj ni lasas peli nin.
Sed la historio ripetas sin.
Do, permesu, ke ankaŭ mi ripetu:

"Nur frenezulo dubas pri la leĝo de l' gravito,
se pilko de ĵonglisto dum momentoj ekŝajnas ŝvebi.
Ne lasu trompi vin:
neinflueble regas l' eternaj leĝoj
v e r o kaj j u s t e c o!"

1959.

Je la maten' de nia vivo
la aĵoj ĉiuj lumas.
Sed baldaŭ
la suno ombrumiĝas.
Ni verkas kaj ni ĝuas,
ni vundiĝas
kaj ni ree vundas.
Por eviti kulpon,
ni ŝarĝas nin per kulpo.
Se la sun' revenas,
la ombroj plilongiĝis.
Je la vesper' de nia vivo
ni estos demandataj
pri nia amo.
Feliĉegaj,
kiuj scios respondon.

1960.

Roko ne fendas akvon,
sed akvo fendas rokojn.
La mildaj aĵoj
ŝanĝas la mondon:
vento portanta semon,
rido de infano.
Kiu batas senarmulon?
Kiu venkas la bonecon?
Ĉion superas
la trieco:
kredo - espero - amo.

1964.


Ankoraŭ estas tago:
do ni agu!
Ankoraŭ povas
aŭdi nin la mondo.
Do ni parolu,
do ni kriu!
Se nia voĉo dronas
en la seneĥa spaco:
nur u n u vorto,
lciun portas
la vento al orelo homa,
jen povas porti frukton
kiel semo -
milmiloble.

Notoj

G. Englert, - (ni ne havas informojn pri la verkisto).
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
Poemo: N-ro 1 (1171), 29-a jarkolekto, 16-an de januaro 1953.

1954: n-ro 1 (1189), 30-a jarkolekto, 16-an de januaro 1954.

1957: n-ro 1 (1243), 33-a jarkolekto. 16-an de januaro 1957.

1958: n-ro 1 (1261), 34-a jarkolekto, 16-an de januaro 1958.

1959: n-ro 1 (1279), 35-a jarkolekto, 16-an de januaro 1959.

1960: n-ro 1 (1297), 36-a jarkolekto. 16-an de januaro 1960.

1964: n-ro 1 (1371), 40-a jarkolekto, 16-an de januaro 1964.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: