J. H. Erkko: Paŝtisteto Erkki(esperanto) - erkki.htm

J. H. Erkko
Paŝtisteto Erkki.

Tradukisto:
Varma Thilander
(el la finna lingvo...)

Jen paŝtisteto Erkki vagadas kun brutar',
Li nudpiede saltas sur ŝtonoj en arbar',
Tintiloj tintas, kaj kun ĝoj'
Li paŝtas kun fervor',
Li krias "ho!", kaj montoj "hoj!"
Respondas je l' sonor',
En erikejo la paŝtant'
kuradas kun trilado, kant',
brutaro ĉirkaŭ si,

"Tu-tu-ta" blovas Erkki per betulŝela flut'
kaj trans abismojn, montojn lin aŭdas ĉiu brut',
Sur ŝultroj sak' el betulŝel',
En eta man - vipil'.
Por li - dolĉaĵoj de mirtel',
Dormadi en trankvil'
sur musko povas paŝtistet'
kaj vinojn de la riveret'
trinkadi kun brutar',

Sed kiam krepuskiĝas en paŝtarbaro kaj
florkampo dormas, Erkki ne kantas plu kun gaj' -
­Sur ŝton' ŝatata sidas li
en zorgoplena pens',
Noktfeoj flustras ĉie ĉi -
malkuraĝiĝas mens' -
Ne ludkuradas Erkki plu,
silente sidas en enu' -
Silentas ankaŭ flut'.

Meditas eta Erkki: "Mi, orfo en mizer'
kaj malriĉega, sola, ĉar panjon kaŝas ter',
kaj forvojaĝis frat', fratin',
posedas min fremdul',
kaj li batadas, mokas min -
Ve, mi malfeliĉul'!"
Kunvokas la brutaron li,
silente iras antaŭ ĝi
al hejmo paŝtistet'.

Notoj

Juhanna Heikki Erkko (16.1.1849 - 16.11.1906),
finna poeto kaj dramaturgo.
El: Heroldo de Esperanto, Köln.
N-ro 29 (682), 13-a jarkolekto, 31-an de julio 1932.
Redaktoroj: Teo Jung/Joseph Ferdinand Berger.