John Francis: Eroj - el La Kosmo(esperanto) - eroj.htm

John Francis:

Eroj
el La Kosmo

Senvive sin etendas vakua firmamento
kun sole aktuala la nigro de nenio:
eĉ ne ĥaoso regas: ekzistas nur silento
pulsanta kun la ritmo de granda simfonio.

Ankoraŭ ne la Tempo sin donas al mezuro;
ĉar ties rol' egalas al velko materia:
kun tempo mem estonta, ekzistas nur futuro -
nenia pasinteco, estanto nur embria.

* *

En unu stelamaso ĉe nebuloza rando
troviĝas iu suno, modesta laŭ amplekso,
sed tamen fruktodona, en kies flamgirlando
ruliĝas embriaro laŭ kirla fajrtempesto.

Pograde dispeciĝas la aŭreola vilo.
Ĉirkaŭ vorticoj flamaj la gasoj sin ekvolvas,
sferiĝas, kvazaŭ ili pro manko de muldilo
l' enigmon de perfekto per la simpleco solvas.

* *

Vekiĝas nova mondo! El saŭroj sole restas
pigmeoj, kaj ekregas la teron felaj hordoj
antaŭe la ĉasatoj, kies estriĝ' atestas
la forton de malforto sub antitezaj tordoj.

* *

Socioj pligrandiĝas por forto kaj defendo,
vilaĝ' je urbo kreskas, kaj triboj je nacioj.
Forum' uzurpas herbon; al domo cedas tendo;
la fonon daŭre ŝanĝas homaraj ambicioj.

La rado eltroviĝas, remilo, kaj la velo,
La tero kaj la maro al esplorado cedas:
travejnas la unuan ŝoseo kaj ferrelo,
dum vane ondoj ŝaŭmas kaj ŝipoflankojn knedas.

* *

La suno mem formortas, elkonsumiĝas nigre.
Sen koro kaj fokuso la universe giras.
El la antaŭaj orboj planedoj vagas migre,
frakase karambolas, sencele plueniras.

* *

La tera interludo milfoje kaj milloke
roliĝas ĉiam same laŭ la esencaj celoj -
triumfo kaj formorto; sed ĉiam, neĝofloke,
en drivaj nebulozoj masiĝas novaj steloj.

* *

La astroj daŭre dronas en la mallum' avida
ĝis cindre dispeciĝas la lasta steltaĉmento;
kaj, ĉie konsumita de paraliz' insida,
senvive sin etendas vakua firmanento.

Notoj
(La tuta poemo ampleksas 71 strofojn.)
giri = ronde turniĝi.

Francis, John Islay, 1924. Skoto. Licea profesoro pri angla lingvo. Esperantistiĝis definitive ĉirkaŭ 1942. Kontribuis al "Malgranda revuo", "La nica literatura revuo", "Esperanto en Skotlando" k.a. Lia granda poemo La kosmo aperis en Kvaropo (poemaro 1952).
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando; red.: Teo Jung.
N-ro 5 (1175), 29-a jarkolekto, 16-an de marto 1952.