BeRo
Espero.

Belega ŝip' kun nom' Espero
naĝadas sur senlima mar',
ŝveligas velojn freŝaero,
trembrilas sur ĉiel' stelar'.

Fieran ŝipon la Espero
senlace gardas la ŝipar'.
Timigas lin ne la danĝero,
nek ŝtorm', sovaĝa uragan'.

Ĝi iras for al nova lando
kaj kovras bordon densnebul'.
Al foro de ĉiela rando
penetri povas ne okul'.

Fidele li de hor' al horo
postenas sur ferdek sen lac',
ĝis fine iam en aŭroro
aperos la insul' de l' Pac'.

Notoj
El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 11-12, nov-dec 1939.

Aŭtoro ? - Ni ne scias!