Hj. Dahlén: Estis iam. (esperanto) - estisiam.htm

Hj. Dahlén
Estis iam.


Estis somere ĉe bord' de l' mar,
Blua ondad' kun velo.
Vagis ruĝeta noktnubar'
En la norda ĉielo.
Brak' enbrake promenis ni,
En tutmondo nur mi kaj vi.

Flugis aglo en bluaer'
Super la salaj ondoj,
Fortflugila junaĝesper'
Flugis tra lumaj mondoj.
Vortojn eternajn pri ama sent'
Flustris ni al vaganta vent'.

Batis en brusto freneza kor,
Batis la maraj ondoj,
Buŝo simila je rida flor',
Via okul' je mondoj.
Strange flustris la pinarbar'
Ŝtormkripligita sur bord' de l' mar'.

Velkis somero, vi iris for
Malproksimen en mondon
Nur post jaroj soleca kor'
Reaŭskultas la ondon.
Maljuna mi kaj maljuna vi
Do renkontiĝas ambaŭ ni.

Tamen de via okulo la bril'
Amon iaman reflektas
Kaj la memoroj je plora tril'
Niajn korsentojn kunplektas.
Estis ja iam! - Eterne en kor'
sonĝas velkinta, junaĝa flor'.

Notoj

Hj. Dahlén
(Ni ne havas informojn pri li).
El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 8, aŭgusto 1939.