Moderna Estona Poezio: 8 titoloj - Tradukisto: Hilda Dresen (esperanto) - estona.htm

Moderna Estona Poezio
8 titoloj

Tradukisto: Hilda Dresen... el la estonaj originaloj.

Ĉarmo de virto
Betti Alver (1906-1989)

Vin bone observante,
sekrete mi ekkredas,
ke per tranĉil' kaj forko
la vestojn vi demetas.

Rideto
Viivi Luik (1946 - )

Ridet' frakasiĝis kun tinta bru',
iĝis larmo tuj ĉiu pecet'
kaj triste ekfloris ĉe vojorand'
la min-ne-forgesu-floret'.

En mano leteron mi tenas,
en la kor' doloriga pecet',
demande min nun alrigardas
la min-ne-forgesu-flor'et'.

Amiko, se vi konstruos...
Ain Kaalep (1926 -)

Amiko, se vi konstruos,
grandegajn fenestrojn faru,
ke ili al sunradioj
enpenetradan ne baru!

Certe tre multajn nur logas
manĝado kaj varma domo:
­sed vi je nenia prezo
aliĝu al tiaj homoj!

Farinte grandajn fenestrojn
vi multan aeron havos,
de l' varmo preme sufoka
vi vian animon savos!

Post morto de via animo
ja estus la korp' senutila,
vi ĝin enterigi povus
kun koro tute trankvila.

Amiko, se vi konstruos,
grandegajn fenestrojn faru -
tre grandajn, plej grandmezurajn,
rilate la grandon ne ŝparu!

Sursojle
Ellen Niit (1928 -)

Infan' mi estas, kaptas sunradiojn
mi sen sukces'.
Aŭdadas vokajn ventomelodiojn
orel' sen ĉes'.

Infan' mi estas, ĉasas mi birdeton
kun korfervor',
etendas mi la manon kun impeto
kaj batas kor'.

Infan' mi estas, min ankoraŭ logas
la bril' de l' flam',
pro unu floro min la plor' sufokas,
dum plenas man'.

Ho panjo
Ave Alavainu (1942 -)

Ho panjo, kial nokt' ekzistas do?
Pri ĝi diablo certe kulpas tro,
ĉar de filino via ĉiu por'
devotoplenas dum sendorma hor'.

Ho panjo, kial la horloĝ'-tiktak'?
Ĝin faris inferan por mia plag',
samritme pulsas sanga sen ekĉes'
kaj min minacas: "Flugos for junec'!"

Ho panjo, kial do ekzistas lito?
Ĝi certe nur provokas al ekscito -
­mi sola inter tukoj ardas pro sufoko
sed estus ja por du sufiĉa loko!

Ho panjo, kial do ekzistas Lun'?
Al Princ' Infera ĝi similas nun
kaj krias: "Hej, knabino, fekundiĝu
pro senurĝemo vi ne malfruiĝu!"

Ho panjo, panjo! - ho, sendorma stat'!
Infera nokt'. Jen: horabat'. Kaj: bat
Ne krantas kok'. La longa nokt' turmentas.
Mi ŝarĝon de la propra korpo sentas,
sindonon postulante ĝi impetas
kaj eĉ ... eĉ por INFEROFETO pretas!

Surmare laciĝis gruoj
Juhan Saar (1929 - 2007)

"Gruoj laciĝis ekstreme,
sed ŝipo vidiĝas nenia."
"Kie?"
"Surmare."
"Ĉu vere vi pensas ploreme
pri tiu ĉi bildo vizia?"
"Ho, paĉjo, ĉu ili laciĝas?"
"Vi vane, bub', turmentiĝas!"
"Ĉu sipon ne trovos okulo?"
"Tro multe vi zorgas, etulo!"
"La gruoj ripozon bezonos."
"Ne zorgu kun tia sindono!"
"Mi timas ...
"Kion?"
"Ke ili ekfalos kaj dronos."
"Ne timu! ja ili ektrovos
ŝipmastojn sur kiuj eksidi.
Ekdormu! vi lunon nun povos
malantaŭ fenestro jam vidi!"
"Ĉu, paĉjo, vi certe scias, ke..."
"Jes, fil'."
Ĝoja suspir',
kaj jam ekdormis la bub' en trankvil'!
Sed helpon la gruoj bezonas,
ĉar ŝipon ne trovas okuloj.
Ho, ĉiam en zorgoj ni dronas!
Ho, zorgoj de ĉiuj estuloj!

Versaĵojn legante
Debora Vaarandi(1916 - 2007)

Ne estas mi tro flama,
malgajas ofte anim'.
Sed jen, flamiĝemuloj
pli multe logas min.

Kunest' kun plorantinoj
sentiĝas vera plag'.
Mi ilin tuj dispelus,
se eblus tia ag'.

Nebul' ja alterigas
la fumon per ekprem'.
Larmigas la haladzo,
ekspiras mi kun ĝen'.

Fojnodor'
Paul-Eerik Rummo (1942 -)

Fojnodor'... Ĝi veran ĝuon donas.
Milda pluv' tamburas sur tegment'.

En oreloj bru' draŝila sonas,
pulsas vejnoj, vibras kor' pro sent'.

Nokta vent' nun blovas sen rigoro,
ĝi lulkanti volus en kviet'.
Ĉio firme restos en memoro
kiel dum knab-aĝo poemet'.

Ho, aŭtun' pomriĉa kaj senbridaj
fojnvarmegaj noktoj de l' dezir',

kaj la lipoj varmaj kaj avidaj,
kaj pluv-tamburad' en la trankvil'.

Informoj...

Entute do certe ne avangarda eksperimenta poezio, sed sendube tre sincera. La elekto, el trideko da poemoj, esti malfacila, nepre subjektiva, kaj do povas doni nur supraĵan bildon pri la moderna estona literaturo. La poemojn tradukis Hilda Dresen, pri la kunliga teksto kulpas la redaktoro Petro De Smedt.

Notoj
El: Heroldo de Esperanto, Belgio.
N-ro 14 (1531), 48-a jarkolekto, 1-an de oktobro 1972.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.