Mi estas eta infano,
mi sidas ludante ĉe l' strando.
La varman sablaĵon mi prenas
kaj superŝutas la krurojn,
kurbiĝas pro ĝoj' la piedoj
sentante intime la varmon.
Mi ridas ĝojege kaj ludas,
ke ne estas sablo, sed akvo,
Patrinan la manon mi prenas,
- mi devas levi la brakon -
por ŝiajn fingrojn renkonti.
Diras ŝi ion; mi ne scias, kion,
timas nur, se malproksimiĝas
la voĉo kaj ne min atingas.
Alvenas malgranda knabino
kun antaŭtuko helruĝa.
Nun, pli proksima, mi vidas,
ke ne tute eta ŝi estas.
Apud mi ŝi staras, plenkreska,
kaj nun mian kolon brakumas,
ŝi kisas min, - kaj mi vidas,
ke malgranda estas patrino...
mi aŭdas patrinan la voĉon:
Kiel longa vi, filo, nun estas!
Sed ne estas vere, mi scias -
mi estas, kiel ĉiam mi estis.
Mi sidas ludante ĉe l'strando.
La varman sablaĵon mi prenas,
superŝutas mi la genuojn.
Rondformaj ne estas la kruroj,
kaj ankaŭ ne nudaj, Kurbiĝas
ne plu pro ĝojeg' la piedoj...
Kial? Mi ne scias, ĉar estas
mi, kiel mi ĉiam ja estis.
Patrinan la manon mi prenas,
se povus mi, sed mi ne scias,
kie ŝi estas, silentas la voĉ'!
... alvenas malgranda knabino
kun antaŭtuko helruĝa,
belete ŝi kline salutas:
Bonan tagon, maljuna viro.