Kiu tion diris, ke la grandaj kaj fortaj estas potencaj kaj ke la malgrandaj kaj senfortaj estas senpotencaj? Ke la grandaj la malgrandajn gvidas, kaj la fortaj al la malfortuloj leĝojn donas?
* * *
La ĉielo estas trankvila kaj blua kaj la mara surfaco ebena. Postondo nur tiam kaj tiam lavas malproksimajn rifojn kvazaŭ endorme ĝemante, ĉar la maro neniam dormas kaj neniam kvietiĝas.
Lekadante la bordojn de malkruta rokkabo fluas senbrua marfluo, de la vastaĵo venanta kaj al vastaĵo iranta. Hodiaŭ ĝi iras ĉi-tiel, hieraŭ tiel, kaj neniu scias, kiu estas ĝia celo. Sed la marherbaĵa arbaro balanciĝas kaj la trunketoj de la algoj fleksiĝas obeeme laŭ ĝi. La fundo travidetiĝas serioze bruna tra la verda akvo, kaj ekkrutiĝante ĝi minace malleviĝas en la misteran profundaĵon.
Tute ĉe la surfaco, tiel ke ondetaro vidiĝas sur la akva ebenaĵo, lirlete naĝas arego da fiŝetoj kontraŭ la fluo, laŭ la ekkrutiĝejo trans la malserenan fundon kaj trans algajn branĉarojn. Kiel senfine longa rubando ili estas vidataj, de maro venantaj, al maro irllntaj. kabojn trapasantaj, trans rifojn, laŭ bordoj, kies golfetojn ili eniras, kies ŝtonojn ĉirkaŭnaĝas.
De kie ili venas kaj kien iradas? Ne ŝajnas ili havi gvidon ian nek scion pri tio, al kiu celo ili iras, - ne gvidon alian ol scion pri siaj kunuloj, ne celon alian ol la kontraŭfluon. Ne disiĝas por momento eĉ unu el la aro de centmiloj, neniam ekŝanĝas la linio sian direkton tiel certan, kvazaŭ ĝi neniam estis alia. Ĝi estas kiel unu sola gigantulo, naskita de la unuanimeco de centmiloj da etuloj, gigantulo ĉirkaŭvolvanta la marojn, ĝiajn promontorojn kaj insulojn.
Sed apud la fluo de ĉi-tiu mara gigantulo embuskas la maraj rabistoj, ezokoj, perkoj kaj aliaj aviduloj. Kun skvamaro kupre kaj ore brilanta kiel kiraso kaj naĝiloj ruĝe reflektaj kiel militaj strandardoj, surdorse ostaj laneoj kaj enbuŝe akraj dentoj, ili atendas en la interŝtonaj kavaĵoj kaŝite de la algaroj kiel rabistkavaliroj en siaj kasteloj, kaj atakas de tie severokule, buŝmalferme la preterpasantojn. Ili estas nomataj la maraj reĝoj kaj la bordaj princoj kaj ili mem sin kredas tiaj. Kaj tiuj etuloj, ili estas iliaj subuloj, de kiuj ili englutas kiom nur la rapido permesas.
Sed kion atentas la centmila aro pri tio, kiom el ili formanĝas kelkaj ezokoj kaj perkoj! Apenaŭ ĝi rimarkas ilian ĉeeston, apenaŭ deflankiĝas antaŭ ili. Iu solulo flankensaltas, enaeriĝas kaj penas fui, sed la granda amaso daŭrigas la vojon, kvazaŭ nenio okazis. Ili ne kontraŭstariĝas, ne fuas (*), ne eĉ plirapidigas la iradon. La mara fluo sole difinas la rapidon kaj la direkton de ilia naĝado nek la ezokoj kaj perkoj.
Kaj ĉi-tiuj granduloj devas sekvi la etulojn, la maraj reĝoj devas naĝi en la postfluo de iliaj subuloj - por vivi. La malgrandaj fiŝoj restas ĉiam je sia direkto, la granduloj devas sekvi, kien ili estas gvidataj.
* * *
La malgrandaj fiŝoj estas popoloj, la granduloj iliaj subpremantoj.
Sed kiu tion diris, ke la grandaj kaj fortaj estas potencaj kaj ke la malgrandaj kaj senfortaj estas senpotencaj? Ke la grandaj la malgrandajn gvidas, kaj la fortaj al la malfortuloj leĝojn donas?
* * *
En la supra traduko estas uzitaj sekvantaj vortoj, pri kiuj necesas diri ion.
(*) Fuas (pakenee): Tion faras la persekutato, kiu ne volas kontraŭstari sian malamikon, sed penas sin savi el liaj manoj.
Nuntempe oni fuĝas (1966).