Rusa popolkanto: La farmisto. - Tradukis: Kr. Langgaard. - farmisto.htm

Rusa popolkanto:

La farmisto.

Tradukis: Kr. Langgaard.

Suno printempa ĉe la ĉielrand'
Iras farmisto labori kun kant',
kantas post sia plugil': Kiu pli
bele vivadas printempe ol ni!"

En la ĉielon flugas kun tril'
bird' en mateno kun ros' sur flugil',
kantas en ĝojo kun vir': „Kiu pli
bele vivadas printempe ol ni!"

Notoj

Tradukis: Kr. Langgaard, (1894-1957) - Fama dana verkisto.
El: Dansk Esperanto-Tidende, Danio.
N-ro 3-4, 4-a jarkolekto, printempo 1943.
Redaktoroj: Kr. Langgaard kaj Rich. G. Nielsen.