Komence de l'mondo, en frua epoko
la ĝojo sincera la vivon ornamis!
Printempo eternis, la koro eklamis
la amon kaj fidon pli firman ol roko!
Militojn la Homo neniajn suferis,
kaj Oro, Ĵaluzo, Envio, Fiero
- plej grandaj atestoj de l'nuna mistero -
de l'juna Homaro en kor' ne aperis.
Pasadis la tempo en dolĉa trankvilo,
kaj konis la Homo nur Bonon kaj Pacon;
pafiloj kruelaj ne boris la spacon,
nek plaĉis la uzo de ajna armilo.
Laĉiĝas la Homo de ĉio spirita!
Ebrio de ĝojo, de paco kaj amo,
li revas pri oro, pri mono, pri famo,
lin ravas nur riĉo: "Trezoro benita!"
De tiam fariĝis la Homo mizera:
Ne gravas de l'oro la granda valoro,
se mankas la ĉarma, plej bela trezoro:
Trankvilo, konfido kaj Amo sincera,
la Paco spirita - donaco ĉiela
farinta la Homon estaĵo feliĉa,
kaj Homo hodiaŭ, kun pento, malriĉa,
sopiras pri Amo kaj vivo pli bela...
Feliĉon perditan klopodas li trovi
surtere, surmare, kaj en la aero!
Nenie li trovas - "Ho, granda mistero!" -
la benon subliman; kaj tamen, por povi
ĝin vidi, ĝin palpi, ĝin senti, ho, gloro!
Sufiĉas, ke l'Homo fariĝu humila,
deturnu rigardon de stelo tembrila
kaj simple ĝin ĵetu internen de l'koro!