|
Festotago.
Ho, filo de la tago, ho kunulo
en vortaj regionoj, estas tamen
pli, pli ol nura aĉa babilado,
ke foje kiel tre potencan fluon
la tempon ni ekvidas en vizio,
dum Ĉiutago, la fratin' de l' tempo,
etfraton de l' eterno, Feston, fuĝas;
kaj bone estas por servul' de l' tago
trans la kaskado muĝa de l' momentoj
riveron de la Temp' vizie vidi
profundan, larĝan flui al la maro.
Kakto kapablas flori.
Kial estas enpremita nia koro
inter spiregantaj ripoj?
Kial ne povas ni porti ĝin
kvazaŭ varmetan panon
sur niaj fingroj
por elŝuti pecetojn
al ĉiu birdo? -
Ho, vi, kiu gardas
la sablajn dezertovojetojn,
ho, vi, kun kakte sekaj korpoj,
kiuj ĵetas tra la spaco
vian akuzon
post varmetaj ventoj,
post malsataj voluptoj:
sur la najlornamita kiraso
de via brusto
ekfloros al vi el la koro lilio.
Kaj nur unufoje en la jarcento
bonodoros kalvaj vastegoj,
kaj ĝojkrios la homoj.
|
Krio tra la nokto.
Krio tra la nokto
- suferanto pereas ...
Ĝi tutan domon vekas:
ĉu frato mortiĝas?
Krio tra la nokto,
krio el animo ...
Oreloj aŭskultas
kun timo mutiga.
Krio tra la nokto
- neniu povas helpi.
Ĉar la krio venis
el profundega interno,
nur de Unu atingebla.
|