F.J.: Restu al vi mem fidela! (esperanto) - fidela.htm

F.J.
Restu al vi mem fidela!
(Originalo)

Restu al vi mem fidela
En la mugo de l' ventegoj,
En la bolo de l' ondegoj,
Kiam malfeliĉo vin ĉagrenas,
Lamigantaj zorgoj vin katenas:
Klara la okulo, hela!
Restu al vi mem fidela!

Restu al vi mem fidela
En la bruo de l' batalo,
En la ombro de l' fatalo,
Kiam la amikoj vin forlasis,
Sorto vin kruele embarasis:
Pruvu vin obstine cela!
Restu al vi mem fidela!

Restu al vi mem fidela
En la suno de la gloro,
En la brilo de l' honoro,
Kiam bena sorto vin favoras,
Ĉiuj amas vin kaj vin adoras!
En feliĉo senŝancela,
Restu al vi mem fidela!

Notoj

Ni ne scias, kiu "F. J." estas

El: Esperanto-Praktiko, Berlin.
5-a jaro, n-ro 6 (54), junio 1923.
Redaktoro: Karl Minor.