De optimisto:
Optimist' mi estas... mi tro
Ĝoja-vide vivon vidas,
Ruĝkoloraj okulvitroj
Sur nazpinto mia sidas!
Vanaj revoj, justoj juĝaj,
Homoj, aĵoj malperfektaj...
En vitretoj miaj ruĝaj
Havas formojn belaspektajn.
De pesimisto:
Mi naskiĝis pesimisto,
Mi nek vivas kaj nek mortas,
Fulge-nigrajn okulvitrojn
Mi sur nazo mia portas.
Homo estas akcipitro,
Vivo estas ploro ĝema,
Nigravitraj okulvitroj
Mian nazon tro surpremas.
De realisto:
Mi nur estas realisto
Sen meditoj pri banaloj,
Por mi Dio kaj Mefisto
Estas du konkretaj maloj.
Por mi litroj estas litroj,
Gramo estas nur la gramo,
Do senvitrajn okulvitrojn
Mi nur portas por ornamo.
|