Finnaj kantoj:

Bonan bonvesperon - Kantu alaŭdo - Sidante sur branĉo

Finna popolkanto - Olli Vuorinen - Z. Topelius
Tradukis: G. J. Ramstedt -Hannes Koivu - G.J.Ramstedt.

Bonan bonvesperon
Finna popolkanto - (G.J.Ramstedt).

Bonan bonvesperon,
sanon, - mi salutas, -
venis mi viziti vin, koramikin'.
Viaj bluokuloj,
rozoruĝaj vangoj
kiel jam antaŭe altiris min.

Eĉ se mi ricevus
bonan bienegon
aŭ heredus riĉojn de reĝa trezor',
sub brilanta suno
estas vi la sola,
kiun mi amas el tuta kor'.

Eĉ se mi migradus
tra la larĝa lando
aŭ trans vasta maro se estus loĝej',
estas vi la sola,
kiun mi deziras,
kiun senforgese mi amas plej.

Kantu alaŭdo
Olli Vuorinen - (Hannes Koivu)

Kantu alaŭdo, diru al mi nun,
kiel vi sciis veni al ni?
Kiel vi flugis trans montegarojn,
tra arbaregoj, diru al mi.

Eble vi ĉarman vidis fraŭlinon,
kiun rigardas ĉiu kun am',
Ŝiaj okuloj, bukloj belegaj
forte tiradis min al la flam'.

Kiel nun fartas mia knabino,
streĉe mi aŭdas diron de vi.
Eble ŝi ploras, min sopiregas,
mia plej kara, diru al mi.

Sidante sur branĉo
Z. Topelius - (G. J. Ramstedt)

"Sidante sur branĉo supre
sur Harjula-montoĉen'
multnombrajn, bluantajn lagojn
mi vidas nun jen kaj jen:

Ci, Dio ĉiela sankta,
Kreinto de ĉiuj ni,
belegan ja teron faris
kaj ĉarman ĉielon Ci!
Ho,lasu la lagojn brili
en fajro en nia am'!"

Notoj
La kantoj oni eldonis okaze de la 54-a UK en Helsinki en 1969.
Esp-poemoj el: Heroldo de Esperanto, Belgio,
n-ro 3-4 (1466-67), 45-a jarkolekto, 26-an de februaro 1969. Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.