Marjorie Boulton: La triopa memo - Mia kredo - Memnon - Debuto - Sturnoj - Kreado. (esperanto) - firepoem.htm

Marjorie Boulton:

La triopa memo - Mia kredo - Memnon
Debuto - Sturnoj - Kreado.

Debuto

Mi prunteprenis la katidon
Por ke ŝi ludu simplan katan rolon
En dramo kiun mi prezentis.
la aŭdantaro ŝatis tiun vidon,
Admiron por la bela besto sentis,
Kaj la aplaŭdo iĝis vera ondo.

la junaj aktorinoj streĉis volon
Kun granda kaj sincera laborem'
Sed la katido estis nur ŝi mem
Komike stranga estas tiu mondo!

Sturnoj

Trankvilaj arbprofiloj.
Subita flugo migra.
Dekoj da sturnoj
El poplo. Turnoj.
Arbo ekflamas - torĉo nigra,
Flagro de flugiloj.

Kreado

Strangaj malcertoj!
Kiam mi dormas,
Ĉu neskribitaj poemoj
Sin formas
Laŭ reguloj
El sonĝemblemoj
Kaj pendas en la ĉambranguloj
Kiel dormantaj vespertoj?

Memnon

Statuo, ŝtona en dezerto,
Sur brita sablo, brulsoifa,
Mi staras morta, sensignifa;
Ĉe la piedoj nur lacerto

Estas kunulo kaj konsolo.
En spaco sen videbla verdo
Mi staras, monument' de perdo
Granita, trista en izolo,

Sen homa koro aŭ kapablo,
Kaj ŝtoniĝinta per doloro!
Mi staras sub kruela gloro
De brula suno sur la sablo.

Sed, ŝtono kiu vundojn sentas,
Granito, sed per sango ruĝa,
En sabloŝtorm' turmenta, muĝa,
Mi staras blinda. Mi silentas.

Sed kiam ŝtormas ventaj vipoj
Tra tiu korpo sen espero
Dum sunleviĝo aŭ vespero
Mi kantas tra la ŝtonaj lipoj.

Ne mi, ne mi, sed senkompata
Kaj stranga vento lipojn movas,
La akra vento kiu blovas'
El lando nigra, nekonata.

La triopa memo

Mi estas tri. La digna Lektorino
Kaj la krajon' kritika libron legas;
En nigra robo, pri la origino
De l' dramo primitiva ŝi prelegas.

Dume, en koro, primitiva dramo
Okazas, ĉiam freŝa kaj terura;
Sub nigra robo brulas nun pro amo
Virino simpla en dezir' tortura.

La Lektorino pensas. La Virino
Luktas, kriegas, nur angoron sentas.
Sed la Poet', per arta disciplino,
Observas ilin klare, kaj komentas.

Mia kredo

Mi kredas
Al la valor' de amo, arto, sci',
Al la mister' de nekonata Mi
Aŭ ĉu mi diros, nekonata Di'?

Al homoj - stultaj, blindaj, tristaj, drivaj -
­Sed homoj, ne simioj, plene vivaj,
Kaj tiel esperplenaj, progresivaj.

Al la valoro de la Viv' mi kredas.
la Viv' torturas sed neniam tedas-
Sola trezoro, kiun ni posedas.

Notoj

Boulton, Marjorie. Anglino. Verkistino en la angla kaj esperanta lingvoj. De 1948 instruistino kaj 1962-70 estrino de instruistina seminario. Lektorino pri anglaj lingvo kaj literaturo, doktoriĝis en 1976. Esperantisto de 1949. Ŝi verkis dudekon da libroj en la angla kaj esperanta lingvoj, interalie faman anglalingvan biografion pri Zamenhof. Ŝiaj esperantaj verkoj ampleksas ĉiujn literaturajn specojn, de la liriko kaj la proza rakonto ĝis dramo kaj eseoj. Verkis artikolojn pri diversaj temoj kaj eseojn precipe pri literaturo. Marjorie Boulton havas ne nur mirinde eminentan formtrovan talenton, sed ankaŭ intenson, emfazon kaj sinceron, unike kuraĝan, humanisman varmon. Akademiano. Katamiko. Movade aktiva nacie kaj internacie, direktis la kursojn en Barlastono, instruis en Grezijono, Kvinpetalo, Lesjöfors k.a.
(El:www.esperanto.net/literaturo/autor/boulton.html)
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando:

La triopa memo + Mia kredo:
N-ro 10 (1198), 30-a jarkolekto, 16-an de junio 1954.

Debuto + Sturnoj + Kreado:
N-ro 10 (1216), 31-a jarkolekto, 16-an de junio 1955.

Memnon:
N-ro 1 (1189), 30-a jarkolekto, 16-an de januaro 1954.

Redaktoro: Teo Jung.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: