Arpád Tóth: Flamo (esperanto) - flamo.htm

Arpád Tóth:

Flamo

Tradukis: K. Kalocsay.

Mi ĵetis alumeton. Tere
ekflagris ĝi tuj spitfiere.
La eta flam' kun ĉapo pinta,
sur piedfingrojn stariĝinta,
sin streĉis gaje, nano stranga,
kun sving' alsupra kaj alflanka,
la verdon mordis, volis febre
belegan incendion, nepre,
miraklon ruĝan, arbar-brulon,
aeron ardan, ĉielpurpuron.
Sed, en orgojlo, nur kvietis
la arboj, ĉiu flor' ridetis,
neniu pro l' danĝer' angoris,
eĉ seka herbo ĝin ignoris.
La febra nana flam' fridiĝis,
jam laca, sur la ter' sidiĝis,
ekflagris laste, kun kapklin'
sur musktapiŝo mortis. - Fin'.
Krom mi, neniu vidis ĝin.

Notoj

Arpád Tóth (Tóth Arpád) (14.4.1886 - 7.11.1928)
hungara poeto
El: Horizonto, Hispanujo, n-ro 5, 1-a jaro, sep-okt 1976.