Aŭtoro nekonata
Flandra kristnaska kanto.
(El: XVII-a jc. ?)
Tradukis: H. Castel.

Paŝtistoj ripozis dumnokte,
Ripozis en plena kampar',
Gardante, fidele kaj zorge,
La trupon de l'blanka ŝafar'.
Jen el la ĉielo ekkantis
La ĥor' de l'anĝela amar',
Paŝtistoj al Bethleem marŝis,
Proksime de l'nova jar'.

Kaj kiam al Bethleem venis,
Kruciĝis radioj jen tri:
L'unua el supre lumegis,
La dua el ido de Di';
La tria, el ĉies okuloj,
Ekfalis al dia bubet',
Kaj ĉiuj la alvenintuloj
Genuis ĉe Jezuet'.

La Sankta Maria ĝojegis,
Ravita de l'ĉiela don',
La bona Jozejo karesis
L'infanon, esperon de l'mond'.
Konfidis ŝafaron paŝtistoj
Al gardo de la angelar':
"Ne povos ni for de la kripo
ĝis venos la nova jar'."

Infanĉjo, infanĉjo naskita
En ombro de simpla stalet',
Vi estas por ni voj' unika
El ĉiu demona la ret'.
La mondon vi faros libera
El premo de ĉiu sufer';
De via potenco amema
Vekiĝos eĉ la infer'.

Notoj
El: Heroldo de Esperanto, Belgio,
n-ro 20 (1390), 40-a jarkolekto, 16. decembro 1964.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.