H. E. Bates: Floroj kaj infanoj (esperanto) - floroj.htm

H. E. Bates
Floroj kaj infanoj.
(A Flower Piece).

Tradukisto: Birger Gerdman.
(el la angla).

Notoj
H. E. Bates apartemas al la nova generacio (en 1937) de anglaj verkistoj.
Precipe de la novelo li fariĝis majstro. Liajn rakontojn grandparte
florigas lirika impulso. Neniu sukcesis kap­ti same la malapereman
belecon kiel Bates kaj prezenti ĝin en tiel fleksebla
angla pro­zo. Foje s-ro Bates skribis, "ke la novelo estros la plej
fleksebla el ĉiuj prozaj for­moj, ke ĝi povas esti kio ajn - de proza po­emo
sen intrigo aŭ karaktero al analiza de la plej komplikaj
homaj emocioj; ke ĝi po­vas trakti kian ajn temon sub la suno
- de la morto de ĉevalo al la umua amafero de ju­na knabino".
- La novelo, kiu estas prezent­ata ĉi tie temas tiom pri infanoj kiom pri floroj
kaj kreskaĵoj. Nome por Bates la eter­na fono de homa vivo estas pejzaĝo,
prefere la ĉielo, kaj li lokas siajn homajn figurojm kontraŭ ĉielo
per kiu ili estu mezurataj. Ba­tes ofte estas influita de la kontrasto
inter idealo kaj realo kaj de tiu meza grundo, kie tiuj du kunfandiĝas.
En "A Flower Piece" (Ett Blomsterstycke) li deziris speguli la kontraston
per la mensoj de du infanoj, du knabinetoj, kiuj ambaŭ pensas kaj agas
tute naive kaj tial des pli fidinde.


Herbert Ernest Bates, (1905 - 1974)
fama angla verkisto
El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 9, septembro 1937.

La prunelarbo sin klinis super la alta deklivaĵo supre de l' vojo. Ĝiaj branĉoj estis kovritaj de blankaj flor­aĵoj kaj la printempa sunlumo ĵetis puntosimilajn de­segnaĵojn sur la teron, kiu estis nudtretita sub la arbo. La herbo de la deklivaĵo estis dise priŝutita per gran­daj, palbluaj violoj kaj steletoj de tusilagoj kaj lekant­etoj tre similaj al prunelfloraĵoj, kiujn okaze deskuis la vento. En la heĝo malantaŭ la prunelarbo estis grupoj da palverdaj arumoj (1) suprenŝovantaj siajn disfalditajn kapuĉojn tra densaĵo de merkurialoj (2). Ili aspektis mal­malvarme kaj pompe. La sunlumo estis akra kaj brila, kaj kontraŭ la bluo de l' ĉielo la prunelarbo estis pli blanka ol somera nubo.

Ĉe la vojo malsupre staris vico da dometoj kaj en la malantaŭaj ĝardenoj edzinoj batadis tapiŝojn kaj klaĉ­adis. Pastro preterveturis sur biciklo portante gazeton kaj faskon da flavaj narcisoj. Merlo ekĉirpis kaj ĵet­iĝis trans la vojon kaj malaperis en avelarbetaĵo, kiam li pasis.

Knabino de sep aŭ ok jaroj sidis sub la prunelarbo. La arbo estis tiel tordita kaj kliniginta, ke ŝi sidis tie en ia speco de cambro, ĉirkaŭfermita de plafono kaj muroj el florantaj branĉoj. Estis tre plaĉe kaj ĉarme tie sur la seka tero en la ŝprucmakuliga sunlumo. Depren­inte sian antaŭtukon kaj sterninte ĝin sur la tero ŝi estis metinta en ĝia centro ladskatolon, kiu iam entenis persikojn. En la skatolo ŝi nun aranĝis florojn inter hederofolioj kaj herboj. Ŝi enmetis fikariojn (3) kaj hund­violojn kaj tusilagojn kaj unu solan leontodon kun unu aŭ du prunelbranĉetoj. Ŝi arkigis la fingrojn tre deli­kate kaj residiĝis por admiri la efikon. Ŝi havis blon­dajn, glatajn harojn kaj ŝi estis farinta ĉenon el lekant­etoj por ligi ĉirkaŭ la frunton. Ĝi donis al ŝi tre super­ulan kaj sinjorinecan mienon, kiu ne estis sen efiko ĉe ŝi.

Subite ŝi ĉesis aranĝi la florojn kaj komends glatigi sian veston kaj poluri la ungojn kontraŭ la mankavoj, sidante okupata pri ili dum longa tempo. Fine estis ek­movo en la krataga arbetaĵo je ioma distanco de tie kaj voĉo vokis kviete:

"Ĉu mi envenu nun?"

La knabino ekrigardis en la direkto de la voĉo.

"Vi devas atendi, ĝis mi diros al vi", ŝi flustris akre.

Kaj tiam en tute fremda voĉo, tre altigita kaj afektita, simila al voĉo de teatra dukino, ŝi kriis:

"Mi faras mian tualeton, mia kara. Terura malagrablaĵo. Pardonu al mi!"

"Mi komprenas."

"Nur momenton! Mi ankoraŭ estas en mia negliĝo."

Ŝi komencis, fari rapidajn imagajn movojn kvazaŭ el- kaj englitante vestaĵojn. Fine ŝi malfermis du butonojn ĉe la korsaĵo de sia vesto kaj reklinis la nukon, malkaŝ­ante sian nudan bruston. Ŝi rigardis malsupren al si mem en admiro, spirante unu- aŭ dufoje tiel ke ŝia brusto leviĝis kaj malleviĝis tre malrapide kaj milde. Ŝi donis lastan tuŝon al la floroj en la persikoskatolo kaj poste flustris:

"Vi povas enveni nun. Agadu ĝuste."

Alia infano aperis kaj staris ekster la prunelarbo. Ŝi estis bruna, timema, modesta kreitaĵo, ĉirkaŭ ses aŭ sep jaroj, kun belaj, malhelaj okuloj, kiuj respegulis la blindigan blankecon de l' prunelfloraĵoj tiel perfekte ke ili prenis freŝan lumon de tiuj. Ŝia voĉo estis strange mola kaj timema kaj flustra.

"Ĉu mi devas rekte eniri?" ŝi diris.

"Vi devas resti en la ĝardeno antaŭe. Vi rigardas la florojn kaj poste vi sonorigas kaj la servistino venas."

"Oh! Kiel belega kratago", diris la alia infano, parol­ante mallaŭte al si mem.

"Ĝi ne estas kratago! Ĝi estas siringo."

"Oh! kiel belega siringo, Oh, kara, kiel belega si­ringo."

Ŝi malsuprentiris branĉon de floraĵoj kaj karesis ĝin per sia vango. Ĝi estis tre dolĉa, kaj ŝi ĝemspiris. Ŝi agadis tre ĉarme kaj fine ŝi sonorigis kaj la servistino venis.

"Ĉu mi povas vidi Sinjorinon Lane?"

"Ne Sinjorino Lane", venis teruriga flustro. Lady Constance. Vi estas Sinjorino Lane."

"Oh! Ĉu Lady Constance estas hejme?"

"Ĉu vi bonvolas iri en la salonon?"

Ŝi kliniĝis kaj iris tra interspaco en la prunelbranĉoj. La blonda infano por momento ne rimarkis ŝin. De­rompinte dornon ŝi estis absorbita kudrante brodaĵon tre delikate. Subite ŝi eklevis la rigardon kun plej per­fekta ekkrio de ĝentila surprizo.

"Mia kara Sinjorino Lane! Vi estas Sinjorino Lane, ĉu ne?"

"Jes."

"Kiel afable, ke vi venis. Ĉu vi ne volas sidiĝi? Mi sonorigos por teo. Vi devas esti laca. Ting-e-ling-e-ling! Oh! Jane, bonvolu tuj alporti teon. Dankon. Oh! Sid­iĝu do, mi petas."

"Kie mi sidu?" diris la bruna infano.

"Sur la tero, stulta!" flustris la blonda knabino. "Oh! sidiĝu do sur la sofo; mi petas."

"Mi ĵus admiris viajn belegajn kratagojn", diris la bruna infano.

"La siringojn? Oh jes, ĉu vi ne ŝatus preni kelkajn?"

"Oh jes. Ĉu vi permesas?"

Ŝi komencis rampi denove tra la breĉo en la branĉoj. Tuj la blonda infano estis furioza.

"Vi devas ne fari tion, ĝis mi diros al vi", ŝi flustris. "Revenu kaj sidiĝu nun. Oh jes, kompreneble", ŝi diris laŭte. "Mi diros al la ĝardenisto ke li detranĉu al vi kelkajn."

La brunokula infano rerampis sub la arbon kaj sidiĝis. Ŝi aspektis tre humila kaj serioza kaj embarasita, kva­zaŭ ŝi efektive estus en salono kaj ne scius kion fari per la manoj. La blonda infano agadis superece, ne unu akcento aŭ gesto en malĝusta loko. La servistino alvenis kun teo kaj la blondulino diris kun perfekta afableco:

"Lakton kaj sukeron?"

La malhela infano estis okupiĝinta per kaŝitaj nodoj, la jupo levita, kaj ŝi ne aŭdis. La blondhara infano faris unu rigardon al ŝi kaj refurioziĝis.

"Mallevu vian veston", ŝi flustris terurege. "Vi mont­ras ĉion kion vi havas."

"Mi ne kulpas. Estas mia kalsoneto. Mi bezonas no­van elastaĵon."

"Sed vi devas ne fari tion. Ne en salono. Ni estas sinjorinoj!"

"Sed sinjorinoj faras."

"Sinjorinoj ne faras! Sinjorinoj devas sidi kaj bele interparoli kaj bonkonduti. Kial vi ne povas agadi ĝuste?"

La brunokula infano cedis. Ŝi aspektis kvazaŭ ŝi estus tedita kaj konsternita de la afektado de l' blonda in­fano kaj de la perspektivo esti sinjorino. Ŝi konstante rigardadis kun esprimo de kvieta sopiro al la prunel­floraĵoj, la blua ĉielo kaj la floroj aranĝitaj en Ia persi­koskatolo.

"Lakton kaj sukeron?" ripetis la blonda infano.

"Oh jes, bonvolu."

Tie ne estis te-tasoj, sed la blonda infano kolektis aron da ŝtonoj por kukoj. La bruna infano sidis kun ŝtono en la mano. La alia prenis kukon inter la fingro­pintojn kaj faris elegantajn mordojn kaj maĉetis kun dolĉeca rideto. Ŝi faris etajn konversaciojn ĝis perfekt­eco, kaj kiam ŝi trinkis ŝi etendis la malgrandan fing­ron. Fine ŝi ekrimarkis ke la malhela infano nek man­ĝas nek trinkas. Ŝi rigardis al ŝi kvazaŭ ŝi estus far­inta milon da nepardoneblaj pekoj kontraŭ la etiketo.

"Ĉu vi ne havas teon?" ŝi diris, glacie.

La brunokula infano ŝajnis iom skuita kaj tiam deklaris timeme:

"Mi ne volas ludi ĉi tiun ludon."

"Kial vi ne volas ludi?"

La bruna infano ne respondis. Ĉia digno de l' blonda infano tuj malaperis. Ŝi faris geston, kvazaŭ estus malfacile elporti ĉiujn mankojn de l' pli juna infano.

"Nur ĉar vi ne povoscias agadi", ŝi diris acide.

"Lasu nin eliri kaj kolekti violojn kaj esti realaj homoj."

"Ni estas realaj homoj. Vi ludas tiel malsaĝe. Vi ne estas sufiĉe aĝa por kompreni."

La brunokula infano aspektis akre malĝojigita. Su­bite ŝi faligis la ŝtonon kaj komencis elrampi senkon­sole de sub la prunelarbo. La blonda infano alprenis novan, flatfavoran tonon.

"Estas facile", ŝi diris. "Vi devas nur ŝajnigi iomete kaj vi estas sinjorino. Ni povas rekomenei kaj vi povas esti dukino. Venu nur."

La malhela infano rigardis returne por momento tre dubante, kvazaŭ estus tro multe por kredi, kaj poste foriris supren laŭ la deklivaĵo. La alia infano nazblovis kaj reĵetis la kapon kun aroganta fiero kaj ekkriis:

"Vi ne devas pensi ke vi povas reveni ĉi tien, nun kiam vi foriris."

Sen respondo la brunokula infano foriris malantaŭ la kratagarboj kaj laŭ la heĝo ĉe la supro de l' deklivaĵo. Ŝi perdiĝis en mondo de merkurialoj kaj burĝonantaj kratagoj kaj palaj violoj. Ŝi ektrovis primolburĝonojn kaj fine grupon da malfermiĝintaj primoloj kaj bedon de blankaj anemonoj. Parolante al si mem, ŝi kolektis florojn kaj foliojn kaj metis en siajn harojn, kiel la blonda infano estis farinta.

La blonda infano elrampis de sub la prunelarbo. En­ŝovinte la jupon en sian palbluan kalsoneton ŝi staris rektiĝinte sur la piedpintoj, simile al balet-dancistino. Ŝi derompis prunelbranĉeton kaj tenis ĝin per ambaŭ manoj super sia kapo kaj tiam turniĝis sur la pied­pintoj kaj faris altajn piedsvingojn kaj valsis majeste ronde ĉirkaŭ la prunelarbo. Tiam kaj iam ŝi ekkriis kaj kantis al si mem. Ŝi enigis teatran vibradon en sian voĉon kaj dancis ĉirkaŭ la prunelarbo laŭ la melo­dio, kiun ŝi faris, agadante perfekte.

Fine la brunhara infano revenis malsupren laŭ la deklivaĵo. Ŝi vidis la blondan infanon dancanta kaj ŝi subite eksentis deziron ankaŭ mem danci. Ŝi staris ĉe la arbo kaj atendis. La blonda infano ekvidis ŝin.

"Vi ne devas veni ĉi tien!" ŝi malice diris.

Spasmo de malĝojo trakuris la vizaĝon de l' malhela infano. Ŝi turniĝis kaj malsupreniris la deklivaĵon tre malrapide, kelkfoje haltante kaj rigardante malantaŭen kaj poste nevole forŝovigis. Fine, kun la primoloj kaj la sola anemono ankoraŭ brilantaj en siaj haroj, ŝi atingis la vojon kaj malrapide foriris kaj malaperis.

Kiam ŝi estis for, nenio restis por interrompi la gaj­econ de l' dancanta infano, kun la floroj sur la tero kaj la prunelarbo verŝanta sian pluvon de ĉarmaj steloj.


1) Floro, svede: Munkhätta. 2) Floro, svede: Bingel.
3) Floro, svede Svalört.