Juan de Oyarzabal:

Fluadoj.

Tra l' fendoj de la manoj
faladas akvogutoj ĝis pavimo.
Kristalaj filigranoj;
Konstanta, tinta rimo
de l' ada, monokorda kantesprimo!

Kaj estas ja turmento
ne povi sur la manoj ĝin reteni;
ne povi dum momento
la gutojn ĉirkaŭpreni
kaj l' akvon ce l' mankavoj jam kateni.

Sed falas senkompate
sur plankon la persista gutfadeno.
Faladas ritmobate
la klara perloĉeno
kaj restas en la manoj nur malpleno.

Tra l' flamoj de l' sunfino
Larmadas tagogutoj ĝis tenebro.
Ni volus kun obstino
kun arda lumofebro
enfermi la tagbrilon sub palpebro.

Ho sorĉo de l' krepuskoj;
Ho ludoj karmezinaj kaj purpuraj
de l' ravaj lumembuskoj
miraĝaj kaj veluraj
sur tagoj kaj sur noktoj senkonturaj;

Sed larmas gurdopaŝe
la lanta, monotona tagofluo.
La lum' foriĝas kaŝe.
Ekregas noktinfluo
kaj restas en l' animo nur vakuo.


Tra l' vundoj de la koro
fuĝadas vivogutoj ĝis la fino;
l' aromoj de la floro,
la dolĉoj de la vino,
la larmoj kaj la kisoj de l' virino.

Ripozi sur la vojo
la koto jam avidas kun anhelo,
por flaro de l' vivĝojo,
por trinko de la belo,
por sonĝi for de lakto kaj kruelo.

Sed fuĝas vivogutoj
en teda kaj obtuza litanio.
Minutojn post minutoj
eliĝas iluzio
kaj restas en la koro nur nenio.

Notoj
El Belarta Konkurso l956. = Unua Premio, kategorio: Originala Poezio.
Juan de Oyarzabal, meksikana atomfizikisto, lernis e-on en 1954. Gajnis pluajn premiojn en Belartaj konkursoj.
Esp-poemo el: Revuo Esperanto/UEA, 49-a jarkolekto, l956, paĝo l63.