Gisli Halldórsson: Mi volus forgesi (esperanto) - forgesi.htm

Gisli Halldórsson:

Mi volus forgesi.

Mi volus forgesi vin, sonĝo malbela
pri monstroj gigantaj en nigra mallumo,
kaj cindro kaj sango kaj nuboj da fumo,
nek suno nek luno nek stelo ĉiela.
Mi volus forgesi vin, sonĝo malbela.

Mi volus forgesi vin, flavaj folioj
de branĉoj ŝiritaj en ventoj aŭtunaj.
Vi kuŝas amase dum noktoj mallunaj,
kaj arboj ventskue vin vekas per krioj.
Mi volus forgesi vin, flavaj folioj.

Mi volus forgesi vin, cignoj. Vi flugis
al bluaj montlagoj dum lumaj vesperoj,
kaj ruĝis sur plumoj la oraj fajreroj
de sunosubiro; lazuron vi pluĝis.
Mi volus forgesi vin, cignoj, vi flugis.

Mi volus forgesi vin, mia lilio;
sur bord' de l' rivero la sunon vi ĝuas;
sed mi, la flosaĵo, ĵus preter vi fluas,
kaj maro atendas, postrestos nenio.
Mi volus forgesi vin, mia lilio.

Mi volus forgesi, mi volus forgesi,
dum blovas laŭ tero kaj maro la vento,
kaj foras la bordoj, kaj fluas torento,
kaj daŭrus gigantoj armilojn karesi
Mi volus forgesi, mi volus forgesi.

Notoj
Gisli Halldórsson, - ni ne havas informojn pri li.
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
N-ro 14 (1328), 37-a jarkolekto, 16-an de novembro 1961.
Redaktoro: Teo Jung.