Johann Wolfgang von Goethe: Al la forulino - (muziko de Schubert) Tradukis Lorenzo Urbano - forulino.htm

Johann Wolfgang von Goethe:

An die Entfernte - Al la forulino

Tradukis: Lorenz Urbano - - Muziko de Schubert.

An die Entfernte

So hab ich wirklich dich verloren?
Bist du, o Schöne, mir entfloh'n?
Noch klingt in den gewohnten Ohren
Ein jedes Wort, ein jeder Ton.

So wie des Wandrers Blick am Morgen
Vergebens in die Lüfte dringt,
Wenn, in dem blauen Raum verborgen,
Hoch über ihm die Lerche singt:

So dringet ängstlich hin und wider
Durch Feld und Busch und Wald mein Blick.
Dich rufen alle meine Lieder;
O komm', Geliebte, mir zurück!

Al la forulino

Ĉu perdis mi vin, belulino?
Ĉu via fuĝo — mia sort'?
Ankoraŭ sonas laŭ rutino
En la oreloj ĉiu vort'.

Kaj kiel al ĉiel' matene
Rigardas vane la migrant',
Se alte tra l' aer' serene
Eksonas la alaŭda kant':

Mi same ĉien en la landoj
Rigardas ofte kun pasi';
Vin vokas ĉiuj miaj kantoj:
Revenu, amatin', al mi!

Notoj

Johann Wolfgang von Goethe, (28.8.1749-22.3.1832). Grava, germana poeto kaj verkisto.
Esperantigis: Lorenz Urbano (Heinrich Lorenz), laŭ la origina germanlingva teksto.
Esperanto-teksto el: Heroldo de Esperanto, Nederlando, N-ro 3 (1245), 16. februaro 1957. - Redaktoro Teo Jung.


(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: