El manoj de l' sort mia vivopren'
similas al teren ĵetita gren'.
Elkreskas en spikon malgranda grener',
kaj spiko kliniĝas post tempo al ter'.
Ĝerminte spik' kreskas. De l' homa la kast'
simile sur tero mi estas nur gast'.
De l' reĝo kaj sklavo jen homa vivsort'.
Por mi viv' — konsol', ne timigas min mort'.
La spiko kliniĝas al tero-patrin',
min dia ĝarden' rekreskigos je l' fin'.