Marjorie Boulton:
Fremdeco.

„Do," la kuracisto respondis, lace-severe, "la rajto elekti restas ĉe vi. Iel vi devos forlasi vian stagnan rutinon, trovi kunulojn, iel eksteriĝi; aŭ mi ne povas helpi vin. La kapdoloroj, la sendormeco, la dorsdoloroj, la subitaj larmoj, restos. Medikamentoj ne povas savi vin, ĉar la malsano estas en via propra psiko."

Fraŭlino Robinson rigardis la kuraciston. Ŝi estis instruistino, kiu instruadis en la sama lernejo dum proksimume tridek jaroj.

„Mi povos almenaŭ akiri dorlotbeston por sekvi viajn konsilojn..."

"Bone! Tio estos komenco,"

Fraŭlino Robinson ne volis akiri dorlotbeston; sed tiu sendormeco kaj neŭrastenio tiom turmentadis ŝin, ke la lernejestrino plurfoje avertis ŝin pri gepatraj plendoj. Fraŭlino Robinson opiniis, ke la hodiaŭaj gebuboj estas multe tro dorlotitaj. Tamen, oni devas vivi pace. La patrino ĉiam proverbadis en ŝian orelon: gardu vin ĉe vi mem, ne ĝenu aliajn, zorgu pri sekureco; ne risku; ne kompromitu vin; la najbaroj parolos. Tiel fraŭlino Robinson jam pasigis kvindekkvin jarojn, sen vera, akra sufero, kaj en konstanta sensignifa suferado.

Ŝi ne volis zorgi pri dorlotbesto; eble ĝi malpurigos la kusenojn; sed, se la kuracisto ordonas, oni akiru ion prestiĝdonan. Ŝi acetis siaman katidon, valoran purrasan beston.

Tuj kiam ŝi vidis lin, ŝi donis al li la noman Safiro, pro la mirindaj bluaj okuloj. Ŝi kontraŭvole admiris lian belecon: la ĉokoladkoloran maskon, orelojn, piedetojn, voston; la viglan muskolecan korpeton; la kontrastojn de rozkalora malfermita buŝo, eburaj dentoj, bluaj okuloj kaj bruna masko kiam li miaŭis aŭ oscedis. Sed li multe ĝenis ŝin. La bleko ne estis ordinara miaŭo; ĝi ŝajnis preskaŭ homa; kaj li multe miaŭis. Li estis pli scivolema ol la sunlumo: ŝi trovis lin en ĉio, sur ĉio, sub ĉio, malantaŭ ĉio, inter ĉio, tra ĉio. Li mordis potplantojn, ornamis ŝtrumpojn per ŝtuparetaj truoj, falis en la bankuvon kaj renversis la laktokruĉon.

„Preskaŭ kiel infano!" ekkriis fraŭlino Robinson, kiu malamis infanojn.

„Miaŭ - aŭ - aŭ!" la katido respondis, kaj salte ekmordis ŝian fingron.

Li ofte sidis sur ŝiaj genuoj. Post kelkaj tagoj, li lernis fari delikate belan geston: li metis piedeton sur ŝian manradikon, kvazaŭ por malhelpi ŝin foriri. Tiu gesto flatis ŝin. Io deziris ŝian societon.

La katido amis ŝin, iasence; li bezonis ŝin; kaj li kelkfoje ridigis ŝin: la nervoj komencis plifortiĝi.

„Li ja distras la menson iomete kaj helpas min forgesi ĝenojn kaj malfacilaĵojn!" ŝi konfesis al la kuracisto.

Tamen, kiel fraŭlino Robinson jam sciis per sperto, paco neniam daŭras longe; io ĉiam okazas por agaci nin. Multaj rifuĝintoj subite aperis en la urbo. Kaj la loka konsilantaro loĝigis unu geedzan paron en la najbara domo.

"Kia malfeliĉo por mi!" fraŭlino Robinson pensis. La kuirado de la rifuĝntino odoris strange pro papriko; la lingvo sonis strange, eĉ timige; oni parolis laŭte, emocie; kaj oni scivoleme rigardis la najbarajn domojn. Terure! Fraŭlino Robinson certis, ke ŝia patrino ne dezirus ke ŝi societu kun tiaj barbaraj, malriĉaj homoj. Ŝi konsentis kun la helpvendistino en la apoteko, kien ŝi iris por aĉeti dormigajn pilolojn, ke tro da fremduloj nun troviĝas en Anglujo. Oni ne povas fidi al ili; kaj ili malaltigos nian vivnivelon ...

Safiro ĉiam volis kuri el la domo; sed fraŭlino Robinson malpermesis. Aŭtomobiloj kaj hundoj svarmis surstrate. Eble kiam li estas pli granda kato ... Safiro ne komprenis ankoraŭ, ke oni devas gardi sin ĉe si mem.

Unu tagon, kiam fraŭlino Robinson eliris por kapti Safiron, kiu jam sidis triumfmiene sur la interĝardena muro, la rifuĝintino samtempe eliris por pendigi lavitaĵojn sur ŝnuro en la ĝardeno.

Grandaj brunaj okuloj, lumozaj lagetaj de pasinta suferado, de daŭra animdoloro, rigardis la katon. Klaraj, senkulpaj, gembrilaj bluaj okuloj takseme rigardis la rifuĝintinon.

„Kat' tre bel'!" 'ŝi diris, iom pene.

„Li estas siama kato." Fraŭlino Robinson prenis lin en la brakojn kaj tuj forportis lin. Ne decas paroli sen antaŭa prezentado, sed oni ne povas tute ignori aŭdeblan diron.

Post kelkaj tagoj, Safiro denove eskapis; fraŭlino Robinson serĉis lin vane. Malagrabla duonhoro pasis; tiam, iu frapis sur la malantaŭan pordon. La rifuĝintino portis Safiron en la brakoj.

„Mi vidi etan katon ĝardeno. Mi kapti."

„Ho, mi dankas vin, mi dankas vin tre . . .e . . .sinjorino . . .?"

La alia virino, kiu ne komprenis la demandan voĉtonon, ne helpis.

"Ki-o est-as vi-a nom-o?" fraŭlino Robinson pli klare demandis, kun malpacience videbligita pacienco. „Venu al mi, malbona kaĉjo!"

„Katica Kiss," la rifuĝintino respondis.

"Fraŭlino Robinson." ... Kiel maldece, nomiĝi preskaŭ Kiso! Kaj tiu alia nomo, kateca aŭ io simila! Kial fremduloj havas tiajn ĝene ridindajn nomojn? Tamen, ŝi dankis denove al sinjorino Kiss; estis bone retrovi Safiron. Ŝi premis lin pli forte ĝis li ekmiaŭetis. Strange kiel ŝi nun amis tiun ĝenuleton.

„Bel' kat' ne paroli kial aliaj kat'."

„Ne, li estas si-ama kato, fremda kato."

„Kompreni. Kat' el ali' land'."

„Jes." Fraŭlino Robinson rapide reeniris la domon. Estas vulgare babili kun la najbaroj sur la sojlo.

Post tri semajnoj, Safiro preskaŭ mortis pro sia scivolemo kaj esploremo. Vesperiĝis. Fraŭlino Robinson malnodis la hartuberon kaj eklavis la kapon. Iu frapis sur la pordon. Koleretiĝante, ŝi malfermis la pordon; jen la ĵurnalvendista kalkulo. Ŝi prenis ĝin, diris ke ŝi pagos baldaŭ ĉe la butiko, kaj volis tuj refermi la pordon; sed jam, allogita per la odoro de Ekstero, Safiro elsagis.

Fraŭlino Robinson konsterniĝis. Ŝi ne kapablis eliri kun malseka hararo; ne decus. Ŝi rigardis la katidon; li jam celeme kaj ĝoje trotis al la stratangulo.

„Ho ve, li kuros sub aŭtomobilon..."

Fraŭlino Robinson rapide duonsekigis la hararon per viŝtuko kaj serĉis ion per kio kovri la kapon. Ŝi finfine elektis kaptukon kiun ŝi kutime portis nur por labori en la ĝardeno, ĉar estas vulgare porti kaptukon surstrate. Ŝi ruĝiĝis: kiel maltaŭge ŝi aspektis! Jen la mansaketo kun la ŝlosilo ... Ŝi eliris.

Safiro jam preskaŭ atingis la stratangulon; li hezitis pro la bruego de la trafiko sur la ĉefvojo. Fraŭlino Robinson ekkuretis.

Nigra rathundo subite aperis, bojante: Safiro ekŝvelis kaj siblis. La bojado de la rathundo atentigis najbarajn hundojn. La pudelo el n-ro 10 alkuris; la kutime milda buldogo el n-ro 17; kaj la grandega dogo el n-ro 29 ĉiuj interesiĝis.

Safiro ŝvelegis histrike, siblegis, videble pretigis muskolojn kaj ungojn; sed la hundoj ĉirkaŭatakis lin, kaj li estis katido nur. Bojoj, sibloj, miaŭoj eksonis. Dum terura momento, la mondo de fraŭlino Robinson malkreskis al kvar hunddentaroj, blankaj, brilaj, malsekaj ...

Ŝi hezitis, timante la dogon; Safiro defiis neeviteblan morton per blu-flamaj okulaj kaj furioza siblada; li provis grati la nazon de la pudela, maltrafis, reprovis senespere ... Kiel neniam ajn dum la tuta antaŭa vivo, Fraŭlino Robinson ekkriis surstrate.

La rathundo jelpis; la pudelo forkuris. Katica Kiss, en noktsurtuto kaj hejmŝuoj, estis en la mezo de la hundaro; piedbatante, manfrapante, kaj regalante la atmosferon per viglaj nacilingvaj idiotismoj kiujn, feliĉe, fraŭlino Robinson ne komprenis. Ŝi kliniĝis, kaptis Safiron en la brakoj, firme tenis lin, kvankam la timfreneza katido tuj sangigis sian kolon, kaj, anhelante, rigardis fraŭlinon Robinson.

„Mi bani min ... mi vidi el fenestro ... mi kuri. Eta kat', grand' hund'."

„Kiel mi danku vin, sinjorino Kiss? Ho ve! vi sangas. Safiro gratis vin ... ho ve! Kaj hundo mordis vian manon ... kaj via ... e ... via vestaĵo ... estas ŝirita ... ni devos meti ion sur tiujn vundojn ... venu kun mi."

Katica Kiss portis la katidon al lia hejmo; sed fraŭlino Robinson insiste invitis ŝin en la domon, kaj, babilante nerveme, kvazaŭ pardonpete, lavis per kontraŭsepsilaĵo la vundojn de la savintino. Poste ŝi pretigis varmegan, bone sukeritan teon; kaj subite sentis strangan faldiĝemon ĉe la kruroj.

Kiel strange la rifuĝintino aspektis en la brakseĝo ... vizitantino en neniam vizitita hejmo ... maltaŭge vestita ... kun bandaĝo sur la mano kaj pelvo apud si ... kaj kun tiuj okuloj kiuj estis lagetoj lumozaj pro multaj memoroj ...

Mi ne komprenis, kiel vi kuraĝis savi Safiron."

5afiron, aŭdinte sian nomon, salutis miaŭe.

"Mi komprenis Safiron." Sinjorino Kiss silentis, luktante kontraŭ la malfacilaĵoj de fremda lingvo. Finfine ŝi fuŝformulis sian penson.

„Eta kat' ... eta fremda kat'... mi kompreni fremda kat' en Anglujo. Fremda kat' ne paroli angle"

Fraŭlina Robinson volis rideti, sed bridis sin.

„Kaj grandaj grandaj hundoj, tre tre grandaj ... eta kat' ne scii kion fari, sed eta kat' voli batali." Larmoj subite brilis en la brunaj okuloj. Kvazaŭ defie; kvazaŭ certante ke ŝi ne povas komprenigi sin, Katica Kiss daŭrigis: „Eta fremda kat' preskaŭ morti, ĉar eta kat' tre ami liberon!"

Fraŭlino Robinson subite komprenis ke la patrino malpravis, ke la vivo estas pli komplika, ke la suferoj de aliaj vundas nin, ke la sensignifa soleco de ŝia vivo estis hontinda kaj nenecesa. Sen pli da vortoj, pro nervoŝoko kaj dankemo, ŝi ekkomprenis la grandan mondon. Ŝi subite volis kisi la rifuĝintinon, sed la inhibicioj de la tuta vivo ankoraŭ malebligis tian geston; ŝi nur elverŝis duan tason da teo.

Patrino ripozu en paco!

„Tre plaĉos al mi, se vi kaj sinjoro Kiss vespermanĝos ĉe mi iam dum la venonta semajno."

„Mi petas, mi tre danki."

„Mi havas multajn librojn, kiuj eble helpos vin lerni la anglan lingvon."

„Mia edzo pli bona ol mi paroli."

„Bone!"

Kiam Katica Kiss estis foririnta, ĝoje ridetante pro la nova amikino, spite la vundetojn, fraŭlino Robinson dum longa tempo sidis inter bandaĝoj, tetasoj kaj aliaj nekutimaj malbonordaĵoj. La sentoj, kiuj naskiĝis kiam Safiro por la unua fojo metis piedeton sur ŝian manradikon, tre kreskis dum la lasta horeto.

ŝi volis plori. Sed nun ŝi ne rajtis plori. Safiro videble atendis, silente ordonis, ke ŝi ĵetu lian pilketon en angulon.

Notoj
El: Belarta Konkurso 1957, Originala Prozo, Unua Premio.

Boulton, Marjorie. Anglino. Verkistino en la angla kaj esperanta lingvoj. De 1948 instruistino kaj 1962-70 estrino de instruistina seminario. Lektorino pri anglaj lingvo kaj literaturo, doktoriĝis en 1976. Esperantisto de 1949. Ŝi verkis dudekon da libroj en la angla kaj esperanta lingvoj, interalie faman anglalingvan biografion pri Zamenhof. Ŝiaj esperantaj verkoj ampleksas ĉiujn literaturajn specojn, de la liriko kaj la proza rakonto ĝis dramo kaj eseoj. Verkis artikolojn pri diversaj temoj kaj eseojn precipe pri literaturo. Marjorie Boulton havas ne nur mirinde eminentan formtrovan talenton, sed ankaŭ intenson, emfazon kaj sinceron, unike kuraĝan, humanisman varmon. Akademiano. Katamiko. Movade aktiva nacie kaj internacie, direktis la kursojn en Barlastono, instruis en Grezijono, Kvinpetalo, Lesjöfors k.a.
(El:www.esperanto.net/literaturo/autor/boulton.html)
El: Revuo Esperanto, paĝo 163, 1957.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: