Neatendite neĝo densa nun ekfalis
Kaj blanka neĝblovado kampojn envualis
Glacikovriĝas verda arbustaĵ' silenta
Nudiĝas ventvipite poplo la arĝenta,
Levkojoj turmentitaj, lasta nun aster'
Kliniĝas sub la neĝosarĝo ĝis la ter'.
Malseka neĝo sur fenestrovitrojn falas
Arbaro malproksime nebulgrize palas -
Verdaĵon vento nun detrue, skue ŝiras,
Safrane-flavajn kaj purpurfoliojn tiras
Ĝi nun de l'branĉoj kaj ĵetadas ilin for,
Per neĝo ekkovriĝas la folia or'
Kaj dum la neĝfuriozadon mi rigardas
Kaj dum bedaŭrosento en la kor' ekardas,
Virino juna jen eksteren rapidiras,
Florbedon liberigi ĝi de l'neĝ' deziras,
Astero jam en ŝia mano tremas,
Dum la ĉiel' neĝerojn sur sin semas.
|