Avida paŝtisto estis rostanta viandon sur stango. Sed almozulo havis nenion por rosti. Li havis nur senfermentan platkukon. Alpaŝis la almozulo al la lignofajro kaj komencis teni sian platkukon super la fumo.
„Kion vi faras, almozulo?" demandis la paŝtisto.
„Mi volas, ke mia platkuko trasorbiĝu de fumo kaj viand-odoro. Tiam ĝi fariĝos pli agrable manĝebla."
„Vi tamen estas ŝtelisto!" diris la paŝtisto.
"Kiel ŝtelisto? Kial ŝtelisto?"
„La lingvofajro ja estas mia! Ankaŭ la viando estas mia. Sekve la fumo kaj odoro same estas miaj. Vi alproprigis al vi fremdaĵon. Ni iru al juĝisto!"
La juĝisto aŭskultis la plendon kaj diris: „Almozulo ĉu vi havas monon?"
„Jes," respondis ia almozulo kaj donis al la juĝisto malmultvaloran moneron.
„La paŝtisto ricevu sian rekompencon!" diris la juĝisto kaj komencis sonorigi per la monero sur ŝtono. „La sonoro de tiu ĉi monero, paŝtisto, estu al vi inda rekompenco por la fumo, kiun alproprigis al si la almozulo."
Eterna reĝo
Iu tre memfida reĝo diris al alia reĝo:
„Kiel vi estas ridinda kaj malgranda! Neniu donas al vi porreĝajn honorojn. Vin eĉ ne oni titolas Reĝa Moŝto. Kia reĝo vi
do estas!"
„Ve!" respondis tiu. „Sed tamen mi estas la plej konata el ĉiuj reĝoj. Min konas la tuta mondo. Pri mi estas verkitaj miloj da libroj. Mi seninterrompe batalas, sed neniu nomas min reĝo sanga. Venkante en la bataloj mi ne verŝas sangon. Suferinte malvenkon mi restas senvunda. Kvankam mia armeo estas malmultnombra, sed ĝi estas senmorta. Kvankam en mia ŝiparo troviĝas nur du ŝipoj*), sed ili estas nedronigeblaj. Mi estas la sola reĝo, kiu ne timas revolucion..."
Tiel parolis dum ĝenerala silento, nenion troiginte, nek dirinte unu vorton da malvero, mondkonata reĝo staranta apud sia reĝino, ĉirkaŭita de la servantaro sur la ŝaktabulo.