Aldo de Giorgi:

Rimportretoj - Senpersoneco - Vi.

Rimportretoj pri Aldo de Giorgi. 1)
de Aldo de' Giorgi

Aldo de' Giorgi poemfaras
nur triaklase, en girlando,
per paŭsa, lama, stumbla skando
(premiojn tamen akaparas).

Malgraŭ l'obstino li muaras
kaj kaŭras de l'Parnas' ĉe l'rando:
Aldo de' Giorgi poemfaras
nur triaklase, en girlando.

Ĉar li kaduke kvindekjaras,
ĉu ne komika kontrabando
"nova talent'" lin nomi? Bando
da kaos-sentoj diskoŝmaras:

Aldo de' Giorgi poemfaras!

Rimportreto pri Aldo de Giorgi 2)
de Reto Rossetti

Aldo de' Giorgi elsonoras
per sono verva kaj pasia.
Inter poetoj unu plia
nun veas, sakras kaj adoras!

Se l'viv golgotas, ridas, ploras,
jam tajdas lia vers' varia:
Aldo de' Giorgi elsonoras
persono verva kaj pasia!

Debute (ĵus ĉi tempo foras)
imite kantis voĉo lia:
nun, dum la ĥor' polifonia sopranas, basas kaj tenoras,

Aldo de' Giorgi elsonoras!

Senpersoneco

Mi estas luno
helanta nur per lum'
reflekta.
Mi estas planedeto
kies respegulita brito
neniun blindigas.
Mi estas voĉo
reeĥanta mistembre
sonojn de aliaj.
Mi estas koro
pasive ploranta
pro aliesaj trompoj
senelire.

Vi

Vi faris
el feliĉ' turmenton
el ridet' grimacon
el akord' malamon
el vivĝu' inferon
kaj vundojn el karesoj
kaj kriojn el ekstazoj
kaj morton el esperoj
vi
falo de ĉiu aspiro
trompo de ĉiu revado
murdo de ĉiu sincero
vi
perfidintino!

Notoj

GIORGI, Aldo de'. 1924-2003. Italo; librotenisto. Esperantisto de 1953. Komisiito de UEA pri kulturo (1977-80), juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA (1981-98) kaj organizanto de multaj literaturaj konkursoj. Kunlaboranto de tre multaj revuoj. Dum dudeko da jaroj (ĝis 1996) literatura redaktoro de "Heroldo de Esperanto". Akademiano (1986-98). Ano de la juĝkomisiono de Fondaĵo Grabowski (1990-). Redaktoro de la itala revuo "L'esperanto" (1979-88). Organizanto de pluraj kongresoj kaj kunvenoj. De 1974 li verkis originale poemojn, rakontojn kaj eseojn, ofte konkurse premiitajn. Redaktis la plenan poemaron de William Auld, En barko senpilota (1987). Gajnis ankaŭ itallingvajn literaturajn konkursojn.
(El: http://www.esperanto.net/literaturo/autor)
Esp-poemoj el: Heroldo de Esperanto, Belgio, Red.: Ada Fighiera-Sikorska.

Rimportretoj: n-ro 7 (1578), 51-a jarkolekto, 16-a aprilo 1975.
Senpersoneco: n-ro 4-5 (1575-76), 51-a jarkolekto, 18-a marto 1975.

Vi: n-ro 11 (1600), 52-a jarkolekto, 1-a julio 1976.