J Kolodziejczyk: Ĝis Revido - Tradukis: Georgo Handziik (esperanto) - gisrevido.htm

J Kolodziejczyk:

Ĝis Revido.

Tradukis: Georgo Handziik ... el la pola lingvo.

Ĝis revido, ĝis revido.
Plue jam simplas la voj'.
Ĝis revido, ĝis revido,
Vojo de ĝojo kaj plor'.

Etendu viajn manojn,
Vent' kombu viajn harojn.
Suno vian memoron
Konservos en kor'.

Ĝis revido, ĝis revido,
Tremas rivero kaj lag'.
Ĝis revido, ĝis revido,
Susuras nokto kaj tag'.

Ĝis revido, ĝis revido,
Morgaŭ disblovos nin vent'.
Ĝis revido, ĝis revido,
Profito estos aŭ perd'?

Notoj

J. Kolodziejcyk, muziko kaj vortoj. Ni ne havas informojn pri li.
El "Kantu kune" - malnova kantareto.