Raymond Schwartz: Tra la tuta jaro sur mia gitaro. - gitaro.htm

Raymond Schwartz:

Tra la tuta jaro sur mia gitaro.

Se pluvas aŭ neĝas jam dum Januar',
Ĝi estos la unua monato de l'jar'.

Kaj se Februaro alvenas kun grip',
Sidadu ĉe l'forno kun grogo kaj pip'!

Dum Marto burĝonas la tuta natur',
Kelkfoje altiĝas la temperatur'...

Kaj post karnavalo, post maska pomad',
Alvenas Aprilo, la paska monat'.

Dum Maj' sur tegmentoj miaŭas la kat'
Lamente kaj brue pli ol advokat'!

Alvenas Junio, alvenas somer',
Nun ne plu, por ami, necesas kamer'!

Kaj sekvas Julio, la bonosezon'
Profitu l'okazon! Jam urĝas bezon'!

Ferioj! Ferioj! Nun estas Aŭgust'
Kaj ĉiu ferias laŭ plaĉo aŭ gust'!

Septembro kaj ĉaso — pif, paf' kun pafil'
Sed pafu singarde! Jen bona konsil'.

Oktobro alvenas kun riĉa rikolt',
Admiru la pomojn ... tra ŝia dekolt'!

Dum griza Novembro kun gaja mien',
Vi tamen petolu, pro la higien'!

Decembro: Festenoj! — Ripozu la brak',
Ĉar de nun duoble laboras stomak'!

***

Jen fino de l'kanto kaj fino de l'jar'
Vi rajtas silenti, ho mia gitar'!

Notoj

Raymond Schwartz (1894 - 1973)

Franco; bankdirektoro. Esperantisto de 1909. En tiam germana naskiĝloko Metz li fondis en 1913 Esperanto-grupon ("Amika Rondo"). Li gvidis la famajn Esperanto-Kabaretojn "Verda Kato" (1920-26), "Bolanta kaldrono" (1936-39) kaj "Tri Koboldoj" (1944-56) en Parizo. Publikigis poemojn kaj artikolojn en diversaj gazetoj, precipe en "Literatura Mondo". De 1933 ĝis 1936 redaktis la spritan kaj satiran gazeton "La Pirato". Kunlaboris al "Literatura Mondo", "Franca Esperantisto", "La nica literatura revuo", "Sennacieca Revuo".

"Li estis kaj estas unu el la plej popularaj figuroj de nia literaturo, kies "gaja muzo" li estas. Genia ekvilibristo de la lingvo, bonega stilisto; trafa observokapablo kaj certaj instinktoj, epikura vivkoncepto karakterizas tiun ĉi grandtalentan malamikon de ĉia hipokriteco kaj prudmiena singravigo." (33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Ŝilágyi. La Laguna: Régulo, 1964). "En Schwartz la Esperanta mondo trovis sian humoriston, kiu la tro verdajn flankojn de la movado scias mirinde eklumigi per sia buba spegulpeceto. En la Pirato li estas vere la "terura infano" de la Esperanta familio: nenio restas kaŝita antaŭ li kaj nenion li indulgas, kiu aŭ kio estas inda je grimaco aŭ pinĉo. Sed pinĉante per moko, samtempe li tiklas per sprito, tiel ke la pinĉito mem devas ridi anstataŭ indigni. [...] Ĉio ĉi, prezentita per perfekta verstekniko, montras lin kiel simpatian bohemon, kiu havas tre sanan racion, grandan ĝukapablon pri la etaj ĝojoj de l' vivo, kompreneman ridon pri ĉiu homa malforto, sanan ironion pri ĉio gravmiena kaj hipokrita."(Kalocsay, Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 483).

Sten Johansson
www.esperanto.net/literaturo/autor/

El: Heroldo de Esperanto, n-ro 2 (1392), 41-a jarkolekto, 1.febr. 1965.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: