M. Goldberg

La Turo Babilona.

Kial vi, patroj, en Babilono
Konstrui turon komencis
Kaj tre fiere ankaŭ je l' trono
Ĉiela regi intencis?

Ĉu jam senfina, vasta la tero
Al vi ne estis sufiĉe?
Vi ja trankvile kaj sen danĝero
Ĉirkaŭe vivis feliĉe!

Kien sin turnis viaj okuloj,
Havante lingvon komunan,
Trovis loĝejon vi, antaŭuloj,
Bonegan kaj oportunan!

Jen al vi plaĉis monto, jen valo,
Trankvile en Sinorujo, —
Ĉie potenco via egala
Kaj ĉie via patrujo

Kial deziris vi do subite
De l' val' suriri ĉielon?
Vi per argilo, brikoj malsprite
Atingi pensis la celon?

Sed entrepreno via, ho, vana,
Senfrukfa restis je l' fino;
Tuj ĝin detruis Dia la mano,
Kondukis vin al ruino,

Dum la konstruon vi diligente
Pli alten levi rapidis,
Jen vian lingvon Dio momente
Je lingvoj mil disdividis!

Nun jam pri kio unu parolas,
Komprenas dua nenion,
Kaj ne sciante, kion li volas,
Al li venigas alion:

Unu por l' alta granda konstruo
Necese brikon bezonas,—
Ne komprenante lin, jen la dua
Argilon tuj al li donas.

Tuj malkonsento, poste batalo
Fariĝis inter la rondo,
Tuta l' homaro iris de l' valo
Diversajn landojn de l' mondo.

Kvankam jam pasis miloj da jaroj
De tiu puno de Dio,
Regas ankoraŭ inter homaro
Malamo, senharmonio.

Vere la patroj kontraŭ la Dio
Multege tiam fieris;
Kial ĝis nun pro peko ilia
Senkulpaj idoj suferis?

Sed ni esperas baldaŭ refondon
De l' lingvo ĉiunacia,
Kiel konsolis tutan la mondon
Jam la profet' Zefania.

Ĝoje l' espero nin jam karesas,
Proksiman celon montrante;
L' internacia lingvo progresas,
Amikojn ĉie trovante.

Novajn amikojn voku, amikoj
La voko vana ne estos!
Floras jam flor', ne sole radikoj,
Je l' frukto baldaŭ ni festos.

Notoj

M. Goldberg, ni ne havas informojn pri li, sed eble li estas angla, konata esperantisto.
El: La Praktiko, Nederlando,
n-ro 9-12 (155-158), 14-a jarkolekto, Sept.-Dec. 1950.


(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: