Antoni Grabowski:
Sur unu kordo

Antoni Grabowski

Antoni Grabowski 11-6-1857 - 4-7-1921, Polo. Kemifaka inĝeniero, faktradukisto, iama redaktoro de la Pola Teknika Vortaro. Poligloto, kiu onidire konis 30 lingvojn, inter ili Volapükon, kiu ne kontentigis lin. Li estis la unua esperantisto, inter kiu kaj L. Zamenhof en 1887 okazis la unua esperantlingva konversacio.

Grabowski estis ankaŭ la patro de la Esperanta poezio, eĉ lia morto estas iom simbola: ĝi okazis antaŭ la montrofenes­tro de Esperanta librovendejo. Dum la unua mondmilito lia familio forlasis lin, elmigrante Ruslandon. La sola konsolo de Grabowski restis la Internacia Lingvo kaj la amikeco de Zamenhof.

Unuavice Grabowski estas tradukisto, liaj tradukoj, versaj kaj prozaj, multe evoluigis la internacian lingvon. Plej gra­vas el ili la traduko de Mickiewicz-a "Pan Tadeusz" (Sinjoro Tadeo), kie Grabowski eksperimentis la eblaĵojn de la Esperanta formo. Kiel originala poeto li verkis tre malmulte. Lia ĉefa merito estas la defen­do de la literaturaj kvalitoj de Esperanto. Ekzemple, kiam oni atakis la internacian lingvon pri la nesufica riĉo je rimoj, ĉar en ĝi rimas nur la samaj gramatikaj ka­tegorioj, Grabowski en la poemo Sur unu kordo pruvis, ke tio ne estas vera.

La originalajn verkojn de Grabowski karakterizas la generalaj trajtoj de la unuaperiodo de nia literaturo: eksperi­menteca formo (kvankam tre lerta), iom kruda koncepto pri la interna ideo, kiel solvo al ĉiu socia problemo, kaj person­eca kulto de Zamenhof.

Sur unu kordo (Defendo de l' rimo)

Sur lir' dukorda, diris oni,
Ne eblas rima son', kaj jen
Pro tio devas takt-bastoni
Antikvajn rimojn Lafonten'.

Do mi demandas ridetante,
Ĉu ne aperos ankaŭ sen
Ornama rim' estrin' de Dante,
Vestita en ĥiton' aŭ ĥlen'.

Dukorda liro? - Tial zumi
Kaj tinti adasiste mem
Mi devas? Kordojn havas du mi,
Sed fingrojn kvin por kord-ekprem'!

Notoj
El: Heroldo de Esperanto, Bruselo 1, Belgio.
N-ro 10 (1473), 45-a jarkolekto, 16-an de junio 1969.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.