![]() G. Günther La granda amo.
(el la germana). |
|---|
|
Du viroj amis la saman knabinon. La objekto de ilia inklino nomiĝas "Luizo". Luizo estas grazila kaj delikata. Luizo estas dolĉa kaj sindona. Luizo estas blonda kaj bluokula, Luizo kantas per pura, mola voĉo. Ŝi filozofias kaj disponas pri klarvida juĝo, Oni povas bone kompreni, ke du viroj samtempe amas Luzion. Unu el ili nomiĝas Rolf. Li estas romantikulo. Li verkas poemojn por Luzio. La alia nomiĝas Ralf. Li estas realisto. Li donacas al Luizo ĉokoladon kaj librojn. |
| Notoj |
|---|
|
G. Günther, - mi ne havas informojn pri li/ŝi. El: Heroldo de Esperanto, Köln. N-ro 16 (773), 22-an de aprilo 1934. Redaktoroj: Teo Jung/Joseph Ferdinand Berger. |